{"t01-apar-0":"EKSPLIKA LIBRETO DE la helpaj tabeloj Delmas ❦ UNUA SERIO","t01-apar-1":"TABELO N o 1 La lernejo, la liceo, la klasĉambro.","t01-tit-1":"Ĝenerala priskribo.","t01-01-1":"1. — Ĉi tiu tabelo prezentas **klasĉambron** en **liceo**. En tiu klasĉambro estas ok **tabloj** (18) kaj ok **benkoj** (32) . Sur ĉiu benko sidas tri lernantoj. La **instruisto** (7) sidas sur **seĝo** (8) en sia **katedro** (6) .","t01-02-1":"2. — Maldekstre de la katedro troviĝas **vitrita** **ŝranko** (15) . Dekstre estas la **nigra tabulo** (1) kun la **viŝilo** (2) kaj la **kreto** (3) .","t01-02-2":"Super la katedro pendas **muraj tabeloj** ( 9 , 11 , 12 ) kaj **mapo** (10) .","t01-03-1":"3. — Ne ĉiuj lernantoj sidas en sia **loko** (17) . Johano (4) staras ĉe la tabulo, li tenas la viŝilon kaj forviŝas la **geometriajn figurojn**.","t01-03-2":"Petro estas proksime de la katedro, li kolektas la **skribotaskojn** (5) kaj alportas ilin al la instruisto.","t01-04-1":"4. — Ĉi tiu instruisto estas la instruisto pri la **vivantaj lingvoj**. Li instruas al la lernantoj paroli, legi kaj skribi fremdajn lingvojn **(la germanan, la anglan, la hispanan, la italan, la rusan** aŭ **la francan)**.","t01-05-1":"5. — La klasĉambro estas tre vasta kaj tre hela. En la fundo estas larĝa **fenestro** kun du **klapfenestroj** (78) kaj **vitrita pordo** por aerumi kaj lumigi ĝin.","t01-05-2":"Ĉi tiu klasĉambro ne estas malvarma. En la mezo estas por varmigi ĝin tre bona **forno** (46) kun sia **tubo** (45) .","t01-05-3":"Ĉe la muro estas fiksitaj **vesthokoj** (58) , de ili pendas la ĉapoj kaj la manteloj de la lernejanoj.","t01-tit-2":"La ludokorto","t01-06-1":"6. — La **horloĝo** (63) montras naŭ horojn kaj kvin minutojn.","t01-06-2":"La **paŭzo** (76) ĵus finiĝis kaj la leciono rekomenciĝas. La paŭzejo troviĝas en la **korto** (75) . Ni vidas kelkajn lernantojn kiuj ludas. **Submajstro** (74) kontrolas ilin.","t01-07-1":"7. — En la korto ni krome vidas diversajn personojn, nome la **inspektiston** (73) , la lernejestron **(liceestron)** (71) kaj la **cenzoron** (72) .","t01-07-2":"La inspektisto inspektas la lernejojn, la liceestro direktas la liceon, la cenzoro kontrolas la studojn.","t01-07-3":"La kvara persono estas la **pordisto** (77) . Li portas sub la brako registron por enskribi la forestantojn.","t01-08-1":"8. — En la fundo de la korto estas la **gimnastikaj aparatoj** (70) kaj la laborejo por la **manlaboroj** (69) .","t01-08-2":"Dekstre de la tabelo ni ekvidas la **klasĉambrojn** pri **muziko** kaj **desegno**.","t01-tit-3":"Detala priskribo.","t01-tit-4":"La bonaj lernantoj.","t01-09-1":"9. — La lernantoj de la unua benko dekstre de la katedro estas **Henriko** (*) , **Stefano** kaj **Karlo**.","t01-09-2":"Henriko estas tre atentema kaj laborema, li aŭskultas la instruiston. Sur sia tablo li havas **kajeron** (28) , **libron** (29) , **vortaron** (30) kaj **plumujon** (31) . Lia libro havas multajn **paĝojn**, ĉiu ĉapitro enhavas plurajn **paragrafojn** kaj ĉiu **linio** multajn **vortojn**.","t01-09-4":"Lia najbaro Stefano (24) estas fervora. Li notas sur sia kajero la lecionon por la venonta fojo. Li havas belan **skribmanieron**. Lia libro estas fermita. Ni vidas nur la **kovrilon** (27) . Apud li troviĝas lia **cirkelo** (26) .","t01-09-5":"Karlo (23) tenas per la mano sian libron, li malfermas ĝin por relegi sian lecionon. Li havas, kiel ĉiu lernanto, **inkujon** (25) antaŭ si. Li estas obeema.","t01-10-1":"10. — Ĉe la apuda tablo estas **Ludoviko, Antono** kaj **Paŭlo**. Ludoviko recitas sian **lecionon** (22) kaj respondas al la **demandoj** de la instruisto. Antono (21) estas tre neatentema, eĉ kelkfoje la instruisto punas lin. Paŭlo (20) estas bona kamarado, afabla kaj komplezema. Li estas tre atentema.","t01-tit-5":"La malbonaj lernantoj.","t01-11-1":"11. — Malantaŭ Henriko troviĝas **Georgo** (38) . Li ne estas malbona knabo, sed li estas **babilema**, neatentema kaj petolema. Lia **frivoleco** kaj **malobeemo** kaŭzas **malordon** dum la leciono kaj ofte li meritas severan **averton**. Lia **krudkajero** (35) estas malpura, li **inkmakulas** ĝin per sia **plumo** (34) , pro tio li ĉiam uzas sian **skrapgumon** (36) ; lia **kajerujo** (33) estas ŝirita, ĉar li estas tre neglektema. Kial li kunportas sian **krajontenilon** (37) en la klasĉambron de la vivantaj lingvoj?","t01-11-2":"Lia najbaro Edmundo (39) ne amas lin. Li estas vere iom maldiligenta, sed li estas silentema kaj trankvila. Li ne babilas; sed, anstataŭ aŭskulti, li preferas legi la **rakontojn** de sia **legolibro**.","t01-11-3":"La tria lernanto de ĉi tiu benko estas **Ludoviko** (40) . Li estas diligenta. Li skribas sur blanka **paperfolio**. Antaŭ si li metis sian **sorbpaperon** (41) .","t01-12-1":"12. — La lernantoj de la dua benko, maldekstre de la instruisto, estas tre junaj. La unua, la malgranda **Emilio**, ankoraŭ ne scias tre bone skribi, li kunportas sian **ardezon** (42) , sian **ardezan krajonon** kaj sian **spongon** (43) .","t01-12-2":"Apud li estas **Aŭgusto** kaj **Bernardo** (44) . Ĉi tiu bone laboras, sed lia **vestiteco** estas tre neglektita.","t01-13-1":"13. — Malantaŭ ili troviĝas tri **maldiligentuloj**. **Alberto** ne lernas siajn lecionojn. **Jakobo** (47) dormas anstataŭ aŭskulti. Lia **maldiligenteco** kaŭzas al li **riproĉojn** kaj eĉ **punojn**. Fine **Kristiano** (48) estas tro neserioza. Li malbone **kondutas** kaj neniel penas por korekti sin.","t01-14-1":"14. — Liaj najbaroj, kontraste, estas bonkondutaj. **Ernesto** (51) ŝatas la ordon kaj la regulecon, li ĉiam uzas sian **linialon** (50) kaj sian **krajonon** (49) . Li estas **eksterulo**.","t01-14-2":"**Francisko** (52) estas **internulo**, li estas vestita per uniformo, manĝas kaj kuŝas en la liceo. Li estas bona **kamarado**.","t01-14-3":"Maŭrico akrigas sian **krajonon** per sia **tranĉileto** (56) , li estas tre zorgema.","t01-14-4":"Li kunportas ĉiujn siajn librojn, sian **gramatikon** (55) , sian **notlibreton** (54) , kaj eĉ **skribkusenon** (53) . Lia **lernosako** (57) estas sur la planko malantaŭ li.","t01-14-5":"La du tabloj en la fundo de la klasĉambro estas okupataj de **bonaj lernantoj** (19) .","t01-tit-6":"Desegno kaj muziko.","t01-15-1":"15. — En la **desegnoĉambro** estas graciaj **modeloj** pendigitaj ĉe la muro kaj **lampo** (62) kun **ŝirmilo**, suspendita ĉe la plafono. La **instruisto** (60) estas tre pacienca, li korektas la **desegnaĵojn** (61) de la lernantoj kaj instruas al ili desegni **buston** (59) laŭ la naturo.","t01-16-1":"16. — La **muzikejo** ŝajnas tre interesa. En ĝi oni lernas legi la **muzikon**, solfeĝi la **gamnotojn** (67) skribitajn sur la **liniaro** (do, re, mi, fa, sol, la, si = C. D. E. F. G. A. B.), koni la **kleojn** kaj kanti ĉarmajn **melodiojn**. Oni metas la muzikaĵojn sur la **pupitron** (65) . Unu el la lernantoj **ludas pianon** (64) kaj la **muzikinstruisto** (66) **taktas** (68) .","t01-17-1":"17. — Ni ekvidas angulon de la **laborejo** por **manlaboroj** (69) , kie la knaboj rajtas lerni raboti la lignon kaj fajli la feron. Tio ne ekzistas en ĉiuj liceoj.","t01-tit-7":"La instruejo pri la sciencoj.","t01-18-1":"18. — La instruisto pri matematiko instruas al la lernantoj **geometrion, aritmetikon, kalkulon** kaj la **metran sistemon**. Ni vidas sur la tabelo la ĉefajn figurojn de la geometrio: **cirklon** (a) , **kvadraton** (b) , **triangulon** (c) , **linion** (d) .","t01-18-2":"Ni vidas ankaŭ **kalkulon**; ĝi estas nek **adicio**, nek **subtraho**, nek **multipliko**: ĝi estas **divido** (e) .","t01-19-1":"19. — Sur la tabelo de la metra sistemo ni vidas: **metron** (a) , **pesilon** (b) kaj ĝiajn **pezilojn**, **litron** (e) , **dekalitron** (f) , **decilitron** kaj **kubametron** (d) .","t01-19-2":"La lernantoj studas ankaŭ la **naturajn sciencojn** (11) — zoologion (a) , botanikon (b) , geologion (c) — kaj la **historion** (12) .","t01-19-3":"En la ŝranko estas la aparatoj de **fiziko** (15) kaj de **ĥemio** (16) .","t01-19-4":"Sur la ŝranko estas: **sfero** (14) , **konuso** kaj **terglobo** (13) .","t01-19-5":"Super la tabeloj pendas **mapo** kiu montras la kvin partojn de la mondo: **Eŭropon** (e) , **Azion** (g) , **Afrikon** (f) , **Amerikon** ( a b ) kaj **Oceanion** (h) , kaj la du grandajn oceanojn, la **Pacifikan** (c) kaj la **Atlantikan** (d) .","t02-apar-1":"TABELO N o 2 La homa korpo. — La paŭzo. — La ludoj.","t02-tit-0":"La korpo homa. *(Simpla leciono pri naturscienco.)*","t02-01-1":"1. — La ĉefaj partoj de la homa korpo estas: la **kapo**, la **torso** kaj la **membroj**.","t02-tit-1":"La kapo.","t02-02-1":"2. — La kapo enhavas du partojn: la **kranion**, kiu entenas la **cerbon** kaj kiun kovras la **hararo**, kaj la **vizaĝon**.","t02-03-1":"3. — Sur nia desegnaĵo ni vidas nek la kranion nek la cerbon; sed ni tre klare vidas la gravajn partojn de la vizaĝo.","t02-04-1":"4. — Jen unue la **frunto**, kiu montras potencan intelekton, pensadon ĉiam agantan. La **tempioj** estas tre liberaj. La **okulo** estas vigla kaj large malfermita. Densa **brovo** kaj longaj **okulharoj** ŝirmas ĝin.","t02-05-1":"5. — Jen krome la **nazo** kaj la **naztruoj**. La nazo servas al ni por flari kaj por spiri. Ĉiuflanke de la nazo estas la **vangoj**, pli malproksime la **oreloj**. La malsupro de la vizaĝo konsistas el la **buŝo** kaj la **mentono**.","t02-06-1":"6. — Ni ne tre bone vidas ilin, ĉar la **lipbarbo** kaj la **vangbarbo** kaŝas ilin de ni. Sed ni scias, ke la buŝo havas la du **lipojn**, la **supran makzelon** kaj la **malsupran makzelon** kun iliaj **dentoj**, kaj la **langon**. Per la buŝo ni parolas kaj manĝas. Per la lango ni gustumas la nutraĵojn.","t02-07-1":"7. — La okulo, la orelo, la nazo kaj la buŝo estas, same kiel la fingroj, la organoj de la kvin sensoj: la **vidsenso**, la **aŭdsenso**, la **flarsenso**, la **gustsenso**, la **tuŝsenso**.","t02-08-1":"8. — La kapo estas do unu el la plej interesaj partoj de la homa korpo.","t02-tit-2":"La torso.","t02-09-1":"9. — La **kolo** kunigas la kapon al la torso. Ĝi enhavas la **gorĝon** kaj la **nukon**.","t02-10-1":"10. — La torso ankaŭ enhavas multajn esencajn organojn. En la **brusto** estas la **pulmoj**, per kiuj ni spiras, kaj la **koro** kiu estas la centro de la vivo. Kiam la koro ĉesas bati, la vivanta estaĵo mortas.","t02-11-1":"11. — La **ripoj** tenas la bruston.","t02-12-1":"12. — La ceteraj partoj de la torso estas la **flanko**, la **dorso**, la **ŝultroj** kaj la **abdomeno** (ventro). Ni kuŝiĝas sur la flanko aŭ sur la dorso por dormi, ni portas la ŝarĝojn sur nia ŝultro.","t02-13-1":"13. — En la abdomeno estas la **stomako** kaj la **intestoj**. Ili servas al ni por digesti la nutraĵojn.","t02-tit-3":"La membroj.","t02-14-1":"14. — Ni havas kvar **membrojn**: du **brakojn** kaj du **krurojn**. Per la brakoj ni prenas, tenas, levas, kolektas la objektojn; per la kruroj ni staras, marŝas kaj kuras.","t02-15-1":"15. — La **ŝultro** kunigas la brakon al la korpo. Tre fortika **muskolo**, la biceps, movas la brakon kiun la **kubuto** kunigas al la **antaŭbrako**. La **karpo** konsistigas la artikon de la **mano**, kiu finiĝas per la **fingroj** kaj la **ungoj**. Sur la mano ni distingas **vejnon** (kaj arterion) en kiu fluas la **sango**.","t02-16-1":"16. — La partoj de la kruro estas: la **femuro**, la **genuo** kaj la **poplito**, la **tibikarno**, kies **karnon** kovras la **haŭto**, la **maleolo** kaj la **piedo**. La kruraj **ostoj** estas tre dikaj kaj tre fortaj. Ĉe la ekstremo de la piedo estas la **piedfingroj**. La ceteraj partoj estas la **plando** kaj la **kalkano**.","t02-17-1":"17. — Tia estas la preskaŭ kompleta priskribo de la homa korpo.","t02-17-2":"*Noto.* — *Per helpo de la esprimo: « mi doloras je... (la kapo k. c.) » la instruisto povos reuzi ĉi tiun tutan vortaron el la vidpunkto de la bona aŭ malbona* **korpa stato.**","t02-tit-4":"Gimnastiko. *(Rakonto de unu el la lernantoj.)*","t02-18-1":"18. — Por esti fleksebla, lerta kaj sana, ni devas ekzerci niajn krurojn kaj niajn brakojn. Pro tio ni ludas kaj praktikas **gimnastikon**.","t02-19-1":"19. — Dum la semajno, ĉi tiuj du ekzercoj okazas en la korto de la liceo (vidu la tabelon n-ro 1). Sed ĵaŭde kaj dimanĉe ni iras sur grandan herbejon, kie ni havas spacon por kuri kaj amuziĝi.","t02-20-1":"20. — Niaj majstroj kaj niaj gepatroj kelkfoje akompanas nin tien; sed **instruisto pri gimnastiko** (12) ja direktas la ekzercojn.","t02-21-1":"21. — Sur la herbejo, maldekstre de la enirejo, troviĝas la **gimnastikaj aparatoj** (1) , ni grimpas per la **ŝtupetaro** (2) , ni renverse agas ĉe la **ringoj** (3) kaj ĉe la **trapezo** (4) , ni hisas nin per la manoj ĝis la supro de la **ŝnura ŝtupetaro** (5) aŭ de la **ŝnuro noda** (6) .","t02-22-1":"22. — Dume, niaj kamaradoj saltas super la **ligna ĉevalo** (7) aŭ la **stangoj paralelaj** (11) . Aliaj **boksas** (8) aŭ **skermas** (9) kun maskilo kaj per **floreto**. Fine, aliaj **haltrolevas** (10) .","t02-tit-5":"La ludoj.","t02-23-1":"23. — Ĉirkaŭ la gimnastikantoj, knaboj kaj knabinoj ludas per diversaj **ludoj**. La knabinoj amuziĝas per sia **rondego** (14) ; ili saltas per **ŝnuro** (13) aŭ invitas siajn fratojn kaj kuzojn al **kroketa** (15) partio. Ili ĝojas forpuŝi la **buleton** de la kontraŭulo per sia **ligna marteleto**, ĝuste kiam li pensas facile trairi la arketon!","t02-24-1":"24. — La knaboj preferas la ludojn pli muskolajn. Volonte ili ludas per **kegloj** (16) kiujn ili faligas lerte per **globo** (17) . Ili ankaŭ ne malŝatas ludi per **turbo** (18) kaj **bilboketo** (19) aŭ eĉ **ranludo** (20) . Sed iliaj preferataj ludoj estas ja la **buletoj** (21) kaj la **murpilkado** (22) , ĉar la muro de la **varmejo** (26) estas tre taŭga por resaltigi la malpezan pilkon.","t02-25-1":"25. — La malgranda Johano, iranta per siaj **stilzoj** (24) , estas tre lerta kaj tre bone scias konservi la ekvilibron. Apud li, kelkaj kamaradoj ludas je **kaŝoserĉo** (25) en tiu varmejo kaj malantaŭ la **heĝo**. Aliaj preferas la **frapdivenon** (28) aŭ la **flugpilkon** (29) kiu flugetas de unu **rakedo** al la alia.","t02-26-1":"26. — Meze de la herbejo estas du arboj. Ĉe la piedo de unu el la du, sep aŭ ok knaboj organizis partion de **ŝultrosalto** (30) (*) . Ne en ĉiuj landoj oni konas tiun ludon; sed ĉiuj scias kio estas la **dorsosalto**, per kiu la knaboj ne ludas ĉi-foje.","t02-tit-6":"La ludoj en libera aero.","t02-27-1":"27. La **blindludo** (31) estas ankaŭ tre amuza; knabinoj kaj knaboj alterne metas la **okulbendon** ĉe siaj okuloj kaj kaptas la mallertulojn kiuj lasas sin kapti.","t02-28-1":"28. — Meze de la herbejo, jen ludo tre franca sed iom perforta: tio estas la **ursino** (32) multe pli brua ol la tiel trankvila ludo de la **kajto** (33) aŭ eĉ ol la angla ludo **teniso** (34) .","t02-29-1":"29. — Tiu lasta sporto estas la ĝojo de la grandaj lernantoj. Niaj instruistoj mem volonte praktikas ĝin. Ĝi postulas grandan lertecon kun facilmoveco kaj ĝi tre plaĉas al mi. Mi lasas al la knabinoj la ludojn de **balancilo** (35) .","t02-30-1":"30. — Mi ne ŝatas alian anglan ludon kiu eble fariĝus danĝera.","t02-30-1b":"Mi intencas paroli pri la **piedpilko** (36) kiu ĝojigas mian pli aĝan fraton. Mi preferas nian malnovan **barludon** (38) tiel same higienan kaj vere malpli brutalan.","t02-tit-7":"Biciklado kaj pilkludo.","t02-31-1":"31. — Ankaŭ volonte mi ĉirkaŭiras la herbejon per **biciklo** (37) .","t02-32-1":"32. — Dum la venonta jaro mi lernos la **rajdadon** (39) . Tiel bela estas ĉevalo kiu gracie paŝas aŭ trotas, kaj kiu galope saltas super la obstakloj!","t02-33-1":"33. — Somere, ni lernas la **naĝarton** (40) . Ni delektiĝante plonĝas kaj banas nin en la klara kaj freŝa akvo de la rivero. Kelkfoje fine ni lanĉas paperan **balonon** (41) kiu majeste supreniras en la atmosferon, tuj kiam ĝi estas plenigita per varma aero.","t02-34-1":"34. — Estas ankaŭ multaj aliaj ludoj, sed mi ne finus enumeri ilin kaj oni konscias laŭ ĉi tiu resumo, ke en la ĵaŭdoj oni ne tre enuas sur nia bela herbejo.","t02-34-2":"N.-B. — *La instruisto facile kompletigos tiun ĉapitron; pli detale priskribante ĉiun el la plej gravaj ludoj.*","t03-apar-1":"TABELO N o 3 Knabeco kaj juneco.","t03-apar-2":"(La 3-a kaj 4-a tabeloj estas tiel kombinitaj ke ili prezentas en kvar **familiaj scenoj** la esencajn nociojn pri la **vetero**, la **aĝo**, la **familio**, la **vestaro** kaj la **stato**.)","t03-tit-1":"*Unua sceno.*","t03-tit-2":"Baptoceremonio en vilaĝo.","t03-tit-3":"La printempo.","t03-c1-01-1":"1. — Ni estas en la **printempo**, en la monatoj **marto**, **aprilo** aŭ **majo**, en la tagoj de la **semajno**, **lundo**, **mardo**, aŭ **merkredo**. Estas **la deka horo** matene.","t03-c1-02-1":"2. — La **vetero** estas bela, la **aero** pura. La suno brilas. Kelkaj **nubetoj** (2) supreniras en la blua **ĉielo** (1) .","t03-c1-03-1":"3. — La **arboj** apenaŭ havas **foliojn**. La maldikaj **poploj** (3) kaj la alta **platano** (17) ĝis nun havas nur burĝonojn.","t03-c1-04-1":"4. — La **hirundoj** (4) revenas kaj flugetas kun ĝoja pepado ĉirkaŭ la **pinto** (7) de la **sonorilejo** (5) kiu kronas la **preĝejon** (6) de la vilaĝo.","t03-tit-4":"La preĝejo.","t03-c1-05-1":"5. — Tre simpla estas tiu preĝejo kun sia granda **portalo** (13) kaj dika **horloĝo** (8) . La malgranda **montrilo** (9) estas sur la cifero X, ĝi montras la **horojn**. La **granda** (10) estas sur XII (tagmezo); ĝi montras la **minutojn**.","t03-c1-06-1":"6. — En la sonorilejo, la **sonoriloj** (11) gaje sonadas. Ĉe la supro de la tegmento staras malgranda **kruco** (12) ŝtona.","t03-c1-07-1":"7. — La preĝejo havas ne nur grandan **portalon** (13) , ĝi havas ankaŭ flankan pordeton. Tra tiu pordeto sinjoro **paroĥestro** (15) vestita per sia **sutano**, eliras el la **sakristio** (14) kaj iras al la **paroĥejo** (19) .","t03-c1-08-1":"8. — Apud li, jen la **laktovendistino** (24) kun sia **azeno** (23) . Ŝi revenas el la urbo, en kiun ŝi kunportis bonan lakton por la infanoj.","t03-tit-5":"La fruktoĝardeno.","t03-c1-09-1":"9. — Sinjoro Aliborono (la azeno) estas tute kontenta pri tiu matena kuro. Li delekte enspiras la aeron balzamitan de la parfumo de la **floroj** (20) kiuj kovras la **fruktarbojn** (18) de la najbara **fruktoĝardeno**. Tute rozkoloraj kaj blankaj estas tiuj **persikarboj** (18) kaj **abrikotarboj** (19) , kaj ili esperigas bonan rikolton.","t03-c1-10-1":"10. — Dume, la malgrandaj **abeloj** (22) de la **abelujo** (21) iras tien rabe kolekti sian dolĉan **mielon** zumante.","t03-c1-11-1":"11. — Sed kio okazas? Jen ke la knaboj de la vilaĝo alkuras kaj forkurigas la **anserojn** (25) timigitajn. Tio estas la eliro el la preĝejo de la sekvantaro post la **bapto** de la filo de la notario.","t03-c1-12-1":"12. — La malgranda Jakobo, en sia **lulilo** (26) , vekiĝas pro la ĝoja sonorado de la sonoriloj, kaj lia fratino Magdalena kiu, ŝi ankaŭ, volas vidi la baptosekvantaron, petas sian patrinon veni por kombi ŝian hararon kaj vestigi ŝin ĉe la sojlo de la domo.","t03-c1-13-1":"13. — La patrino konsentas. Ŝi metas sian **kaptukon** (28) , sian **korsaĵon** (29) kaj sian **antaŭtukon** (30) , kaj ŝi venas sidi sur malgranda seĝo antaŭ la pordo. Magdalena havas nur sian **subjupon** (31) kaj sian **korseton** (32) .","t03-c1-14-1":"14. — Kiel feliĉa ŝi estas! Ŝi forgesas siajn ŝatatajn florojn, siajn **diantojn** (34) , sur kiujn sidiĝas la **papilioj** (35) , siajn **tulipojn** (36) , siajn **konvalojn** (37) , en **potoj** (38) , sur la **muro** (33) , kaj siajn **rozojn** (39) kiuj formas heĝon tiel belan. Ŝi rigardas la riĉan vestaron de la sinjorinoj de la eskorto.","t03-c1-15-1":"15. — La knaboj de la vilaĝo ne tre atentas la vestaron. Ili sin ĵetas antaŭen kaj interpuŝiĝas por havi **bombonojn** (55) aŭ **monerojn** (52) . Unu el ili ploras (40) .","t03-c1-16-1":"16. — La alia paŝis sur la piedon de la **hundo** (42) kiu kriante forkuras kaj forkurigas la **kokinon** (43) kaj ĝiajn **kokidojn** (44) .","t03-tit-6":"La bapta defilo.","t03-c1-17-1":"17. — Antaŭ la eskorto marŝas la **nutristino** (45) . Ŝi havas belan **kufon** (46) kun longaj rubandoj. Ŝi portas la **novnaskiton** (47) tute vestitan per **puntoj** (48) .","t03-c1-18-1":"18. — Malantaŭ la nutristino venas la **baptopatro** (49) kaj la **baptopatrino** (53) . Ili disdonas la bombonojn kaj monerojn. La baptopatro havas **gantojn** (51) kaj **cilindran ĉapelon** (50) . La baptopatrino mane tenas belan **bukedon** (54) .","t03-c1-19-1":"19. — Malantaŭ ili, ni vidas la **onklon** (56) kaj la **onklinon** (58) de la infano. La onklino havas elegantan **ĉapelon** (59) , la onklo nigran **redingoton** (57) kaj blankan veŝton. Jen poste la **kuzo** (60) kaj la **kuzino** (61) . Ĉi tiu tenas per la mano la **fratinon** (62) de la novnaskito, la malgrandan Bertan.","t03-c1-20-1":"20. — La alia **frato** (63) de Berta marŝas malantaŭe. Li donas la manon al **parencino** (64) . La **amikoj** (65) de la familio venas poste.","t03-tit-7":"La spektantoj.","t03-c1-21-1":"21. — Apud la sekvantaro, jen **almozulo** (66) apogata sur sia **lambastono** (67) . Li petas almozon.","t03-c1-22-1":"22. — Aliflanke estas malgranda knabo tre **ĝentila** (68) . Li salutas kaj deziras « **bonan tagon** » al la personoj kiujn li konas.","t03-c1-23-1":"23. — La vilaĝanoj eliris el siaj hejmoj por vidi la baptan defilon. Ni vidas **kamparanon** (69) kun sia **kotona ĉapeto** kaj apude **kamparaninon** (70) . Poste **maljunulinon** (71) apogatan sur sia **bastono** (72) . Fine la **muelisto** (73) kun sia granda **felta ĉapelo** (74) kaj juna kamparanino piedvestita per **lignaj ŝuoj** (75) , kiu instruas marŝi al sia infaneto.","t03-c1-24-1":"24. — Tiu sceno estas tre amuza.","t03-tit-8":"*Dua sceno.*","t03-tit-9":"Publika festo.","t03-tit-10":"Navigaj ludoj kaj regatoj.","t03-c2-01-1":"1. — La **somero** venis. La varmega suno de la monato **junio** (**julio** aŭ **aŭgusto**) instigas la junulojn bani sin kaj boatveturi.","t03-c2-02-1":"2. — Sur la dekstra bordo de la fluo, la boatistoj senvestigas sin por partopreni en la navigaj ludoj kaj regatoj.","t03-c2-03-1":"3. — Unu el ili demetas siajn **ŝuojn** (1) ; li malligas (malbutonumas) ilin. Liaj du kamaradoj jam estas pretaj. De nun ili havas nur sian **trikotan veston** (2) kaj **banpantaloneton** (3) . Ili konversacias atendante siajn amikojn. Ili parolas pri la foiro kaj la festo kiu okazas sur la alia bordo.","t03-c2-04-1":"4. — Sur la tero, apud ili, kuŝas la **vestoj** de iliaj kamaradoj: **paro** da **botetoj** (4) , **ŝuoj** (5) , **ŝtrumpetoj** (6) , **feltaj** (7) kaj **pajlaj** (8) ĉapeloj kaj **kravato** (9) .","t03-c2-05-1":"5. — Unu el la junuloj zorge faldis sian **jakon** (10) . Li metas ĝin sur tualettukon, en kiun lia najbaro baldaŭ enfermos la du **vestojn**.","t03-c2-06-1":"6. — Sesa knabo malfruas. Li havas ankoraŭ sian **kaskedon** (11) sur la kapo. Li demetis nek sian **ĉemizon** (12) , nek sian **kolumon** (13) , nek siajn **manumojn** (14) . Li mane tenas sian **veŝton** (17) kaj havas ankoraŭ sian **pantalonon** (16) kaj **ŝelkojn** (15) . Certe li ne estos preta por la venonta kuro.","t03-c2-07-1":"7. — Apud la junuloj, vojeto sur kies flankoj estas multaj **kardoj** (18) , kondukas al la bordo de la rivero, kie la patro Jakobo preparas inter la **kanoj** (19) la **piroteknikaĵon** (20) kiun oni pafos vespere.","t03-tit-11":"La kuro.","t03-c2-08-1":"8. — Sur la rivero, kelkaj sinjorinoj, ŝirmante sin per siaj ombreloj, promenas per **barko** (21) . Ili sekvas la kuron kiu estas tre interesa. En ĉiu **jolo** (22) , kvar **remistoj** (24) remas per siaj tutaj fortoj, dum la **stiristo** (26) tenas la **stirilon** (25) kaj direktas la fragilan remboaton. La **remiloj** (23) kadence frapas la akvon kaj la malpezaj boatoj navigas kun kapturniga rapideco.","t03-c2-09-1":"9. — Kelkaj junuloj interluktas, apud la pilastro de la ponto, pri la premio de la **ŝmirita masto** (28) . Unu el ili prudente marŝas sur la fleksebla kaj glitiga masto por atingi la malgrandan **flagon** (29) fiksitan ĉe la ekstremo. Lia malfeliĉa **konkuranto** (30) falis en la akvon. Li naĝas por alteriĝi.","t03-c2-10-1":"10. — Pli aĝaj junuloj **(boat)turniras** (32) apud la **kajo** (33) . Al tiuj ĉiuj ludoj ĉeestas grandnombra **publiko** (31) apogata ĉe la **parapeto** de la **ponto** (27) kaj amasigita sur la **bordo**. Kelkaj spektantoj, tamen, sin turnas por sekvi la ludon de la **premimasto** (45) aŭ por admiri la **urbestran eskorton** kiu venas por la **disdono** de la premioj.","t03-c2-11-1":"11. — Unue, jen kelkaj **buboj** (35) antaŭirantaj la **muzikistojn** (36) ; poste venas la **urbestro** (37) , la adjunktoj kaj la **komunuma konsilantaro** de la urbeto. Fine marŝas la **fajrobrigadanoj** (38) .","t03-tit-12":"La foiro.","t03-c2-12-1":"12. — Grandnombraj homoj estas sur la **foirplaco** (39) . Oni venas vidi la diversajn **barakojn**: la lignajn **ĉevalojn** (40) , la **cirkon** (41) ĉe kiu jam komenciĝis la prezentado; la **publikan balon** (42) , kie la junuloj kaj la junulinoj de la urbo ĝuas la plezuron de la **dancado**.","t03-c2-13-1":"13. — En la fundo, ni vidas la **arenon** (44) ĉe kiu la brava hispana **matadoro** luktas kontraŭ la furioza **virbovo** (45) , poste la **relglitejon** (49) , la **pafejon** (46) kie oni ekzercas sin uzi la **pafilojn** kaj pafi al la **celtabulo**.","t03-c2-14-1":"14. — Proksime, jen la **foira teatro** (47) en kiu oni ludas la **komedion** kaj la **dramon**. Tre proksime, estas la barako de la **giganto** (48) kaj de la **nano**. La **staturo** de la unua estas du metroj plus dek kvin centimetroj; la dua estas apenaŭ tiel granda kiel infano.","t03-c2-15-1":"15. — Fine, jen la granda **menaĝerio** (50) kun siaj **sovaĝaj bestoj**, sia **tigro** (51) kun potencaj **ungegoj**, sia **leono** (52) kun densa **kolkrinaro**, siaj du **ĝirafoj** (53) kaj sia **elefanto** (54) kiu tiel lerte uzas sian **rostron**.","t03-c2-16-1":"16. — La **dresisto** (55) kiu dresas tiujn bestojn estas ĉe la pordo de la barako.","t04-apar-1":"TABELO N o 4 Matura aĝo kaj maljuneco.","t04-tit-1":"*Unua sceno.* La edziĝa festeno.","t04-tit-2":"La aŭtuno.","t04-c1-01-1":"1. — La junuloj plikreskis. Unu el ili, Johano, edziĝas. Ni ĉeestas la **edziĝan festenon** kiu kunigas, ĉirkaŭ la sama tablo, la familiojn de la geedzoj.","t04-c1-02-1":"2. — Ni estas en **aŭtuno**, en la **monato septembro**. La malvarma vento de **oktobro** kaj de **novembro** ankoraŭ ne senigis la kamparon je ĝia verda foliaro. La vespera aero estas tepida kaj parfuma; pro tio la vespermanĝo okazas sub la **verando** (8) ĉe la ĝardeno.","t04-c1-03-1":"3. — Malproksime, sur la **monteto** (3) , situas la hejmo de la gepatroj de Johano, eleganta **kastelo** (1) kaŝita en la verdaĵo; belaj vitejoj, kiuj produktas bonegan vinon, kovras la deklivon de la monteto. La vitkultivisto kultivas kaj zorgas ilin.","t04-c1-04-1":"4. — Super la vitejoj, pasas flugo de **perdrikoj** (2) timigitaj de la alproksimiĝo de la **ĉasgardisto** (5) . Ĉi tiu, kun **pafilo** sub la brako, kaj **ŝultra ĉassako**, esploras la **arbustaron** (4) kun sia **hundo** (6) . Li gvatas la bienon kaj malhelpas la ŝtelĉasistojn detrui la ĉasaĵon.","t04-c1-05-1":"5. — Ekster la **verando**, grimpas **vitespaliro** de kiu pendas densaj **vinberaroj** (7) .","t04-c1-06-1":"6. — La belaj aŭtunaj floroj, kiuj garnas la **tablon** (16) , estas **krizantemoj** (9) ; la **patro** (10) de la edziniĝinto metis unu el ili en la butontruon de sia frako.","t04-c1-07-1":"7. — La manĝo finiĝas. La **servisto** (11) komencas alporti la desertpladojn kaj baldaŭ deprenos la diversajn partojn de la manĝilaro, **kulerojn** (14) , **forketojn** (12) , **tranĉilojn** (13) , **pladegojn** (15) kiujn oni ne plu bezonas.","t04-tit-3":"La parencaro.","t04-c1-08-1":"8. — Ĉiuj aspektas ĝojaj, kaj la rideto per kiu la **patrino** (17) de la edziĝinto rigardas siajn filojn pruvas ŝian feliĉon.","t04-c1-09-1":"9. — Tiu edziĝo unuigas du riĉajn familiojn de la lando. Johano, la **edzo** (18) , estas **filo** de granda bienposedanto kaj li fariĝas la **bofilo** de lerta industriisto.","t04-c1-10-1":"10. — La **geedzoj** estas junaj kaj tamen ili delonge estis **fianĉigitaj**. La **juna virino** (19) , Marta, estas ĉarma en sia **blanka robo** garnita per floroj de oranĝarbo.","t04-c1-11-1":"11. — Ŝia **bopatro** (20) estas tre feliĉa havi tiel afablan **bofilinon**, kaj la **bopatrino** (21) de Johano ridetas vidante tiel bela sian **filinon**.","t04-c1-12-1":"12. — Ĉe la ekstremo de la tablo, sidas la ceteraj **invititoj** (22) , **parencoj, amikoj, kuzoj, kuzinoj**. **Tablestro** (23) , kun servotuko sub la brako, diligente servas ilin.","t04-tit-4":"La amikoj.","t04-c1-13-1":"13. — Dekstraflanke de la tablo, jen **fraŭlino** (24) , **amikino** de la juna edzino, poste la **frato** de ĉi tiu, kiu estas ŝia **honorkunulo** (25) . Li babilas kun sia **honorfraŭlino** (26) fratino de la edzo kaj kiu, per tiu edziĝo, fariĝas la **bofratino** de Marta. Ŝi estas ĉarma junulino. Ŝi havas belajn **juvelojn, perlokolĉenon**, kaj oran **braceleton**.","t04-c1-14-1":"14. — Apud ili, la sinjoro kiu staras kaj levas sian glason estas **amiko** (27) de la familio. Li estas unu el la **atestantoj de la edzo**. Li **tostas**, trinkas por la **sano** de la junaj geedzoj kaj deziras al ili longan feliĉon. Li estas vestita per ceremonia kostumo, per frako kun **lakitaj ŝuoj** (28) . Li estas la akompananto de la **avino** (29) kiu estas **vidvino**.","t04-c1-15-1":"15. — La junulo en **frako** (31) , kun maldika nigra lipbarbo, estas la **bofrato** (30) de Johano. Li estas eminenta inĝeniero. Li estas la najbaro de **juna sinjorino** (33) tre eleganta, la **pli aĝa fratino** de Marta kaj la patrino de la ĉarma knabineto kiu venas, donante la brakon al sia kuzo, oferi floron kaj **deziri** al li **bonan vesperon**. Tiu sinjorino havas tre belajn **orelringojn** kaj elegantan **kapveston**.","t04-c1-16-1":"16. — La malgranda kuzo, tiel stranga pro sia **bluzo** (36) kaj sia pufa **pantalono** (37) estas tre kompatinda. Li estas **orfo** (35) . Tre juna li perdis sian patron kaj sian patrinon. Lia onklo estas lia **tutoro** (38) , kaj restis fraŭlo por eduki la kompatindan infanon. Li estas bonkora viro. Li estas iom kalva kaj tre miopa; li uzas **(naz)binoklon**.","t04-tit-5":"La deserto.","t04-c1-17-1":"17. — Malantaŭ la festenanoj, sur tablo kovrita per **(tablo)tuko**, la **deserto** (39) estas preparita. En pelvego, jen fruktoj, **persikoj** (40) , **piroj** (41) , **pomoj** (42) , **abrikotoj** (43) kaj **vinberoj** (44) . Proksime, **ananasoj** (45) , bela **kuko** (46) , **likvorboteloj** (48) kaj **ĉampano** (49) kaj ankaŭ kolonoj da **teleroj** (47) puraj.","t04-c1-18-1":"18. — La **kelisto** (50) malŝtopas **botelon** (52) de malnova vino per **korktirilo** (51) . La **korka ŝtopilo** (53) ŝajnas tre malfacile eltirebla. Tiu kelisto havas **servotukon** (54) sub la brako.","t04-c1-19-1":"19. — Post la vespermanĝo, la sinjoroj iros al la fumejo, kaj la sinjorinoj iros pretigi sin por la balo.","t04-tit-6":"*Dua sceno.* La datreveno de la avo.","t04-tit-7":"La vizito.","t04-c2-01-1":"1. — Dek jaroj pasis, la gepatroj de Johano fariĝis maljunaj tre amantaj siajn tri genepojn, du **nepojn** (2) kaj unu **nepinon** (3) . Ĉar hodiaŭ okazas **la datreveno de la avo**, la infanoj venas deziri al li bonan naskiĝfeston.","t04-c2-02-1":"2. — La malgranda Petro estas ankoraŭ tre juna, li aĝas nur tri jarojn. Li vidas la **katon** (1) alproksimiĝi. Li volas karesi ĝian belan **felon** silkecan kaj ĝian longan **voston**, li ne pripensas, ke sub la graciaj **piedoj**, kaŝiĝas maliceaj ungoj pintaj kiuj eble gratos lin.","t04-c2-03-1":"3. — Lia fratino Gabriela, kiu donas al li la manon, estas multe pli serioza kaj Marcelo kun sia granda **mantelo** (4) kaj leda **zono** (5) aspektas iom vireca, malgraŭ sia mallonga pantalono kiu lasas vidi siajn **ŝtrumpojn** (6) .","t04-c2-04-1":"4. — Ilia patro metis sian dikan vintran **surtuton** (7) kun **felkolumo** (8) kaj, en sia **poŝo** (9) , li havas koltukon. Lia edzino havas sian feltan ĉapelon garnitan per **plumoj** (10) , sian **jaketon** (11) , sian **boa-felaĵon** (12) kaj sian **mufon** (13) .","t04-c2-05-1":"5. — Estas tre malvarme, ĉar regas la vintro. La **neĝo** (19) falis dum la tuta tago kaj la tegmentoj de la domoj estas tute blankaj. Samtempe kiel la **nokto**, la malvarmo fariĝas eĉ pli akra. En la ĉielo, la **luno** (17) kaj la **steloj** (18) brilas kaj trapasas **la mallumon**.","t04-tit-8":"La malsano.","t04-c2-06-1":"6. — La kompatinda **blindulo** (20) kiu trairas la placon antaŭ **la apoteko** (16) kondukata de sia **pudelo** (21) , estas tre malfeliĉa. Justina, la **servistino** (14) , alportas el la kuirejo **pelvon** (15) da tre varma **tizano** sukrigita malavare.","t04-c2-07-1":"7. — La **avino** (23) kiu volas serĉi sian **orelbinoklon** (26) sur la tablo, por legi la **recepton** (27) kiun la **kuracisto** (25) ĵus skribis, sin levas de sia brakseĝo, apogante sin sur sia **bastono** (24) .","t04-c2-08-1":"8. — Ofte ŝi suferas pro **malsanetoj, kapturnoj, kataretoj, dentodoloroj**, ŝiaj kruroj estas malfortaj kaj ŝiaj okuloj ne plu estas tre bonaj. Malgraŭ tio, volonte ŝi mokas sian maljunan **kuraciston** kiu ĉiam volas preskribi al ŝi **pocion** (28) . Hodiaŭ ŝi estas tre ĝoja ĉar ŝi havas ĉirkaŭ si sian junan familion.","t04-c2-09-1":"9. — Estas komforte en la ĉambro bone fermita. En la marmora **kameno** (29) flamas **belega fajro** (30) , kaj oni sentas sin feliĉa en la dolĉa **lumo** de la **lampo** (31) kiun oni ĵus ekbruligis.","t04-tit-9":"La avo.","t04-c2-10-1":"10. — Eĉ la **avo** (33) forgesis, ke li estis malsana, ke lia **reŭmatismo** fiksas lin ĉe sia **brakseĝo** (34) kaj ke, hieraŭ ankoraŭ, li havis **febron kaj sinkopojn**. Li ne plu memoras, ke dum la lasta vintro li suferis pro **pulmonito** kaj ke raŭka kaj peniga **tusado** igis lin tre suferanta.","t04-c2-10-2":"Kaj tamen tre malfacile li estis resanigita. De nun li fartas iom pli bone. Sed lia kruro kiun li apogas sur **kuseno** (38) metita sur malgranda **tabureto** (39) ankaŭ doloras lin.","t04-c2-11-1":"11. — Kiam li estas zorge envolvita en sia varma **ĉambrorobo** (35) kun dikaj **butonoj** (36) perlamotaj kaj kiam li havas apud si, por legi al li la ĵurnalon, la malgrandan **orfinon** (40) vestitan per blanka **kufo**, per blua **robo** (42) kaj **pelerino** (41) , li ne plendas.","t04-c2-12-1":"12. — Ĉiujare, kiam la **kalendaro** (43) denove montras la **daton** de la unua **decembro**, li senpacience atendas siajn **genepojn**, ĉar li scias, ke ili ne forgesos tiun **daton** gravan.","t04-c2-13-1":"13. — Li emocie memoras la tempon tre antaŭan kiam li persone venis deziri bonan feston al la glora imperia **marŝalo**, kies **portreto** (44) pendas ĉe la muro, kaj kiu estas la **praavo** de liaj infanoj.","t05-apar-1":"TABELO N o 5 La domo kaj ĝia konstruado.","t05-tit-1":"Bona renkonto.","t05-01-1":"Johano. — Onklo mia, mi tre deziras scii kiel oni konstruas **domon**.","t05-01-2":"La onklo (80) . — Tio estas tre facila, mia amiko, venu kun mi, mi montros al vi tiun kiun sinjoro Bernardo (79) igas konstrui kaj kiun mi loĝos.","t05-01-3":"Johano. — Kiu do desegnis la **planon** (76) de ĉi tiu domo?","t05-01-4":"La onklo. — **La arkitekto** (75) ; li prezentis tre klaran desegnaĵon kiu estis aprobita, kaj **la entreprenisto** (77) komencis la laborojn.","t05-01-5":"Johano. — Kiu do estas la entreprenisto?","t05-01-6":"La onklo. — Li estas sinjoro Blanko, la patro de via amiko Jakobo. Li direktas la laboristojn kun sinjoro Rufo, la arkitekto.","t05-01-7":"Nu! Jen ĝustatempe venas sinjoro Blanko kun sia **mezurilo** (78) , kaj sinjoro Rufo kun sia plano.","t05-01-8":"Bonan tagon, sinjoroj. Kiel vi fartas?","t05-01-9":"Sinjoro Rufo. — Tre bone, dankon. Bonan tagon, Johano, kiel kreskis ĉi tiu infano!","t05-01-10":"La onklo. — Jes, vere, li estas malgranda viro. Li estas tre serioza, oni devas informi lin pri ĉio kion li vidas. Hodiaŭ, li volus scii kiel oni konstruas domon.","t05-tit-2":"La laboristoj.","t05-01-11":"Sinjoro Blanko. — Nu, venu kun mi, amiketo, mi tuj klarigos ĝin al vi, ĉar mi tre amas la knabojn kiuj volas instrui sin.","t05-01-12":"Vi vidas tiun laboriston kiu tenas **ŝovelilon** (82) en la mano: li estas **terlaboristo** (81) . Li elfosas **tranĉeon** (46) por meti la akvotubaron. Li ankaŭ elfosis la teron en la loko kie estas la domo, por ke la masonisto starigu la kvar **murojn**. La parto de tiuj muroj kiu estas en la tero estas nomata **fundamentoj** (2) . La spaco enfermita inter la fundamentoj formas la **kelon** (3) . Tiu kelo havas malgrandan fenestron nomatan **kelfenestro** (5) , **pordon** (4) kaj ŝtuparon.","t05-01-13":"La **masonisto** (108) daŭrigis konstrui la murojn lasante aperturojn por la **pordoj** (8) kaj la **fenestroj** (17) .","t05-01-14":"Johano. — Sed, tiun masoniston mi ne vidas!","t05-01-15":"S o Blanko. — Nun li finis labori en la domo. Li estas apud la **ĉevalejo** (54) , sur sia **skafaldo** (110) , li konstruas la muron de la **lavejo** (56) .","t05-01-16":"Li havas trulon, trogon kaj **plumbolinion** (109) . Sed vi ne memoros tiujn nomojn.","t05-01-17":"Johano. — Certe jes, ĉar mi tuj petos de mia onklo malgrandan trulon kaj trogon, kaj mi mem fabrikos plumbolinion per ŝnureto.","t05-tit-3":"La materialo.","t05-01-18":"La onklo. — Ha! tre bone. Sed diru al mi, Johano, kion oni bezonas por konstrui domon?","t05-01-19":"Johano. — Oni bezonas **kvadrojn** (59) kaj **mortero** (65) .","t05-01-20":"La onklo. — Ĝuste, vidu tiun viron, kun granda ĉapelo, sur sia **ĉaro** (136) . Li estas **ĉarkondukisto** (135) . Ĉiutage li alkondukas ĉi tien **ŝtonajn blokojn** (60) . Li malŝarĝas sian veturilon en la korto, kaj la **kvadrotranĉistoj** (83) tranĉas la blokojn kaj segas ilin per sia **ŝtonsegilo** (85) . **Manlaboristo** (146) portas ilin al la masonisto kiu lokas ilin.","t05-01-21":"Dume, la **morterfaristo** (87) preparas la morteron. Li bezonas **sablon** (62) , **kalkon** (63) kaj **akvon** (64) . La kalko estas apud li en **sako** (71) , **masonservisto** (111) alportas al li la sablon sur **puŝĉareto** (112) kaj la **metilernanto** (113) estas ĉe la pumpilo (58) . Li plenigas **sitelon** (114) . La mortero estas baldaŭ preta. La **morterportisto** (107) prenas ĝin kaj supren portas, per la ŝtupetaro, sur la skafaldon, kie laboras masonisto kiu finas tiun flankon de la domo.","t05-01-22":"Kaj nun, kiel estas nomata la laboristo kiu laboras la **tegmenton** (31) ?","t05-01-23":"Johano. — Li estas **tegmentisto** (118) .","t05-tit-4":"La tegmento de la domo.","t05-01-24":"S o Blanko. — Jes, sed unue venas la **ĉarpentisto** (115) .","t05-01-25":"La ĉarpentisto laboras la **ĉarpentaĵon** (35) . Li kunigas la **trabojn** (37) per **kejloj** (117) . Tiuj laboristoj, tie supre, kun siaj larĝaj velurbrakoj, estas ĉarpentistoj. La unu tenas trabeton, kaj la alia segas kejlon per sia **hakilo** (116) . Tiu kiu estas apud la **kameno** (41) estas la tegmentisto. Li najlas latojn sur la (*) traboj, kaj **ardezojn** (66) sur la latojn. Kelkfoje li metas tegolojn.","t05-01-26":"La tegmento de la ĉevalejo estas **tegolkovrita** (55) , tiu de la domo estas **ardezkovrita** (32) kaj tiu de la verando estas **zinka** (24) .","t05-01-27":"Johano. — Ĉu la tegmentisto laboras ankaŭ la zinkajn tegmentojn?","t05-01-28":"S o Blanko. — Ne, sed la **zinklaboristo** (121) aŭ la **plumblaboristo**, tiu kiu metas **lukon** (38) sur la tegmenton de la domo. Li metas ankaŭ la **pluv-kanalojn** (43) kaj la **tegmentkanalojn** (42) . Li kunlutas la zinkon kaj la ladon. Li fiksis la **fulmoŝirmilon** (40) kaj la **ventoflagon** (39) sur la **frontonon** (36) .","t05-01-29":"Johano. — Tiel la domo estas finkonstruita?","t05-tit-5":"La iloj.","t05-01-30":"S o Blanko. — Ne komplete. La **gipsisto** (99) konstruas per **brikoj** (61) la vandojn kiuj dividas ĝin en diversajn ĉambrojn. Li ŝmiras per **gipso** (70) la **plafonojn** (26) kaj la murojn. Nun li laboras la plafonon de la **verando** (33) . Li havas, kiel la masonisto, **trulon** (100) kaj **trogon** (101) .","t05-01-31":"Poste la lignaĵisto laboras la pordojn, la fenestrojn, la **parketojn** (16) kaj la **ŝutrojn** (19) .","t05-01-32":"Nun li laboras en la korto sur sia **labor-benko** (90) . Li havas **segilon** (94) por segi la lignon (69) , **rabotilon** (91) , **fiksilon** (92) , **ĉizilon** (94 bis) , **cirkelon** (95) , kaj lignan **martelon** (95 bis) .","t05-01-33":"Johano. — Ha! sed estas pli amuze lignaĵi ol masoni. Onklo mia, vi aĉetos por mi laborbenkon, segilon kaj rabotilon, ĉar mi baldaŭ laboros kabanon por Medoro.","t05-01-34":"La onklo. — Jes, knabeto.","t05-01-35":"Johano. — Kiel kontenta mi estas! Kaj kiu estas tiu kiu staras apud la enirpordo?","t05-tit-6":"La farbado.","t05-01-36":"S o Blanko. — Li estas **farbisto** (102) . Li staras sur sia ŝtupetaro kun poto da **farbo** (103) kaj sia **peniko** (104) . Li farbas la lignon de la enirpordo por pli longa konserviĝo.","t05-01-37":"Li ankaŭ gluas la paperojn en la apartamentoj.","t05-01-38":"La **tapetisto** (107) kiu estas sur **ŝtupetaro** (106) , sur la **balkono** (28) , metas **kurtenon** (29) .","t05-01-39":"La laboristo staranta apud la granda fenestro estas la **vitristo** (96) . Li fiksas la **vitro-platojn** (18) per **mastiko** (73) . Tiu alia laboristo, genuiĝinta apud la pordo de la kelo estas **seruristo** (97) . Li metas **seruron** (6) . Lia **fajlilo** (98) estas apud li.","t05-01-40":"Johano. — Ĉu estas ankaŭ seruristo, tiu laboristo kiu frapas per sia **martelo** (84) sur feraĵon?","t05-01-41":"S o Blanko. — Pli ĝustadire, li estas forĝisto (125) . Li forĝas **feraĵojn** (67) por la **elektristo** (124) kiu estas sur la tegmento de la **veturilejo** (51) . Li havas **forĝejon** (126) , **amboson** (127) kaj **prenilon** (128) .","t05-01-42":"La elektristo fiksas la **kupran** (44) **fadenon** de la telefono.","t05-tit-7":"La ĝardenkultivado.","t05-01-43":"La onklo. — En la fundo de la **korto** (45) , apud la **krado** (47) kaj la **pordego** (48) vi vidas la **ĝardeniston** (129) . Li preparas la **ĝardeneton** (49) . Li fosis la teron per sia **fosilo** (131) , li semas semojn kaj rastas per la **rastilo** (130) . Poste, per sia **verŝilo** (132) , li akvumos la **bedojn** (50) kaj la plantoj kreskados.","t05-01-44":"La **ĉevalservisto** (133) kiu ĵus flegis la ĉevalon kaj donis al ĝi nutraĵon purigas la **veturilon** (52) per spongo, **manpumpilo** (134) kaj sitelo da akvo. Poste li reenirigos ĝin en la veturilejon kaj fermos la pordon per la dika **riglilo** (53) .","t05-01-45":"Jen vi kontenta, mi opinias, vi havis sufiĉajn klarigojn.","t05-01-46":"Johano. — Jes, onklo mia, sed volonte mi vidus la internon de la domo.","t05-01-47":"La onklo. — Tio okazos morgaŭ. Sinjoro Rufo klarigos al vi la planon kaj montros al vi la nomon de ĉiu ĉambro.","t05-tit-8":"Interna aranĝo de la domo.","t05-apar-2":"*(Vidu la planon.)*","t05-01-48":"La arkitekto. — Venu, Johano, mi tuj igos vin esplori la diversajn partojn de la domo.","t05-01-49":"Ni eniru la **teretaĝon** (7) . Jen la butono de la **sonorileto** (11) . Ni supreniras la tri **ŝtupojn** (14) de la **perono** (9) , ni transiras la **sojlon** (10) de la **enir-pordo** (8) kaj jen ke ni estas ĉe la piedo de la **ŝtuparo** (13) .","t05-01-50":"Johano. — Tio estas la koridoro.","t05-01-51":"La arkitekto. — Ne, tio estas la **vestiblo** (12) . La **koridoro** (a) estas ĉe la ekstremo. Dekstre, jen la **salono** (b) kaj la **manĝoĉambro** (c) , kontraŭ la manĝoĉambro estas la **kuirejo** (d) kaj la **servistejo** (e) , poste antaŭe la **skribĉambro** (f) . La **verando** (23) kun sia **vitrita pordo** (25) estas apud la salono.","t05-01-52":"Ni tuj supreniros la ŝtuparon. Subtenu vin per la **balustrado** (15) kaj kalkulu la ŝtupojn. Ili estas dek kvar. Jen la **placeto** (m) , ni estas sur la unua **etaĝo** (27) .","t05-tit-9":"La unua etaĝo.","t05-01-53":"Kontraŭ la ŝtuparo, estas la **necesejo** (20) kaj la **tualetejo** (j) . Dekstre bela **dormoĉambro** (g) kun du fenestroj ĉe la **fasado** (1) de la domo. Maldekstre, estas la **banejo** (1) kaj la **ĉambro por amikoj** (i) kun granda **alkovo** (h) : Apud la dormoĉambro estas la **ĉambro por la infanoj** (k) . Ĝi situas ĉe vasta **teraso** (21) . Sub ĉi tiu teraso estas alia necesejo (20) kaj, ĉe la muro, jen la **sonorilo** (22) kiu sonas por la vespermanĝo.","t05-01-54":"Johano. — Ni iru sur la **duan etaĝon**.","t05-01-55":"La arkitekto. — Ne ekzistas dua etaĝo. Sub la tegmento estas nur **mansardoj** (33) kaj la grenejo (34) . Ni finis la esploron, ni povas malsupreniri.","t05-01-56":"Johano. — Dankon, sinjoro, tio estas tre interesa. Mi tuj rakontos al mia patro ĉion kion mi vidis.","t06-apar-1":"TABELO N o 6 La interna domo, la meblaro, la nutrado, la lumigado.","t06-apar-2":"La domo estas finkonstruita. La onklo de Johano estas instalita en sia nova loĝejo, kies aranĝon ni konas. Nun ni vidu kiel li meblis sian domon. Ni esploros unue:","t06-tit-1":"La dormoĉambro.","t06-c1-01-1":"1. — Ni alvenas maloportune, ĉar la ĉambristino estas okupata purigi la **ĉambron**.","t06-c1-02-1":"2. — Sur la **tualettablo** (1) estas tie kaj tie diversaj objektoj per kiuj oni lavas sin, kombas sin, mallonge oni tualetas. Ili estas la **pelveto** (2) kaj la **akvokruĉo** (3) , la **kapbroso** (4) , la **kombilo** (5) , la **sapo** (6) kaj la **spongo** (7) , fine **flakoneto** (8) por la dentifrico likva.","t06-c1-03-1":"3. — Sur la planko, antaŭ la tualettablo, jen la **sitelo** (9) por kolekti la malpurajn akvojn.","t06-c1-04-1":"4. — Ni vidas en la **antaŭĉambro** (10) kelkajn **vesthokojn** (13) kaj du **ombrelojn** (11) en la **ombrelujo** (12) .","t06-c1-05-1":"5. — Aliflanke de la pordo estas la **spegulŝranko** (14) kiu enhavas la **tolaĵaron** (15) .","t06-c1-06-1":"6. — Ni profitu ke la **ĉambristino** (16) aranĝas la **liton** (17) , por esplori ĝiajn diversajn partojn. La **litframo** (20) enhavas bonan **risortmatracon** (21) sur kiun Justina tuj metos lanan **matracon** (22) . Poste ŝi prenos de la seĝoj la du **littukojn** (23) kaj la **kovrilon** (24) . Tiam ŝi metos sur la litkapon, la **transversan kusenon** (25) , la **kapkusenon** (26) kiuj estas kun la **lanugkovrilo** (27) sur la **tapiŝo lita** (32) . Ŝi uzas plumfaskon por senpolvigi la **kurtenojn** (19) kaj la **litbaldakenon** (18) kaj jen parto de la laboro finita.","t06-c1-07-1":"7. — Tiam ŝi devos ordigi iom la **littableton** (28) , restreĉi la **vekhorloĝon** (29) , prepari la **noktolampeton** (30) , depreni la **kandelon** (31) por purigi la kandelingon.","t06-tit-2":"La laborkorbo kaj la kamenaj akcesoraĵoj.","t06-c1-08-1":"8. — La **laborkorbo** (34) apud la **tabureto** (33) ankaŭ tre bezonas esti ordigita. Ŝi devos faldi la **brodaĵojn** (35) , enfermi en la **labortablo** (38) la **fingringon**, la **fadenon** (36) , la **kudrilojn** (37) kaj la **tondilon** (39) kaj fermi per la **ŝlosilo** (40) la kovrilon de la tablo.","t06-c1-09-1":"9. — Sur la **unupieda tablo** (41) de la mezo, Justina renovigos la akvon de la **karafo** (42) . Ŝi metos **sukeron** en la **sukerujon** (43) , purigos la **sukerprenilon** (44) kaj deprenos la **vestbroson** (46) .","t06-c1-10-1":"10. — La dekstra flanko de la ĉambro postulos de ŝi malpli multe da laboro, ĉar la **longa brakseĝo** (47) kaj ĝia **kuseno** (48) estas en sia ĝusta loko, kaj, ĉar ne estas malvarma vetero, nenio estas dislokita inter la akcesoraĵoj (ilaroj) de la **kameno** (49) . **Ŝovelilo** (50) , **prenegiloj** (51) , **ŝtiptenilo** (55) , **cindrobarilo** (56) estas puraj; la **fajroŝirmilo** (54) ne estis dislokita kaj la **lignokesto** (52) estas bone provizita per **brulŝtipoj** (53) .","t06-c1-11-1":"11. — Tamen ŝi devos senpolvigi la **pendolhorloĝon** (57) , la **kandelabrojn** (58) kaj la **poŝaĵujojn** (59) , fine viŝi la **spegulon** (60) .","t06-c1-12-1":"12. — Pri la **lulilo** (61) de la infaneto (de la babo (*) ), ĝi jam estas preta.","t06-tit-3":"La salono.","t06-c2-01-1":"1. — Nun jen la salono. Ĝi estas tre bela **ĉambro**. La kameno, kiu situas ĉe la dekstra angulo estas ornamita per delikata **statueto** (1) , per du belaj **vazoj** (3) kaj drapirita per velura **lambrekeno** (2) (*) .","t06-c2-02-1":"2. — Por malhelpi ke la fajreroj de la fajrujo ekbruligu la tapiŝon, oni metis antaŭ la fajrujon kupran **fajreroŝirmilon** (4) .","t06-c2-03-1":"3. — Proksime, eleganta **skribotablo** (5) sinjorina estas malfermita. Sur ĝi la **domomastrino** (23) skribas siajn leterojn.","t06-c2-04-1":"4. — La fenestro estas garnita per **vitraj kurtenoj** (6) kun **ligiloj** (8) alkroĉitaj al **hokoj** (7) kaj per ŝtofaj kurtenegoj **supre drapiritaj** (9) .","t06-c2-05-1":"5. — En la embrazuro de la fenestro, **potujo** (11) enhavas verdan **planton** (10) , belegan palmarbon kies folioj sin etendas preskaŭ ĝis la **petrollampo** (12) .","t06-c2-06-1":"6. — La **lumŝirmilo** (13) de la lampo estas aranĝita de Maria, la ĉarma **junulino** (14) kiu estas ĉe la piano (15) . Tre rekte sidanta sur la **tabureto** (16) , ŝi studas muzikaĵon. Ŝi estas tre lerta kaj zorgema, kiel pruvas ŝia **muzikŝranko** (17) kiu estas perfekte ordigita.","t06-tit-4":"La bubaĉo.","t06-c2-07-1":"7. — Ŝia frato, Paŭlo, serĉas **libron** (19) en la **biblioteko** (18) . Li estas **junulo** (20) , movema kaj netolerebla. Alkroĉante sin al la biblioteko por atingi la libron kiu estas tro supre, li riskas faligi la **buston** (21) kiu estas supre.","t06-c2-08-1":"8. — Li profitas, por fari tiun stultaĵon, ke lia patrino estas okupata konversacii kun amikino, **sinjorino** (22) kiu venis pasigi kelkajn tagojn en ŝia hejmo. La patrino sidas sur **kanapo** (24) apud la **brakseĝo** (25) , kaj ŝia amikino estas sur la **seĝo** (27) de kiu oni vidas nur la **dorsapogilon** (26) .","t06-c2-09-1":"9. — La granda **kadro** (30) pendanta ĉe la muro enhavas la **portreton** (29) de parencino. En la **albumo** (32) metita sur la tablo estas kunigitaj la **fotografaĵoj** (33) de la ceteraj familianoj. La infanoj ĵus foliumis ĝin, ĉar la **seĝoj** (31) estas ankoraŭ grupigitaj ĉirkaŭ la tablo.","t06-c2-10-1":"10. — La **ĉina vazo** (34) porcelana, kiu estas apud la **papertranĉilo** (35) estis donacita al Maria por ŝia festo, kaj la **paravento** (36) kiu garnas la angulon de la ĉambro estas alportita el Ĉinio de ŝia onklo.","t06-c2-11-1":"11. — Gajigata de la belegaj **pentraĵoj** (37) alkroĉitaj ĉe la **vando** (42) , lumigata de la **plafonlustro** (38) , kies **elektraj lampoj** (39) vespere brilas ĝoje, tiu salono aspektas tre agrabla. La mola **tapiŝo** (40) etendita sur la parketo, kaj la tiel facile uzebla **elektra sonorilo** (41) , finfaras ĝian komforton.","t06-tit-5":"La manĝoĉambro.","t06-c3-01-1":"1. — Sonis la vespermanĝa horo. La tuta familio, escepte Maria, estas kunigita ĉirkaŭ la tablo. La manĝoĉambro estas agrable varmigita de la bonega **forno** (1) fajenca, kun maldika **tubo** (2) .","t06-c3-02-1":"2. — Tiu ĉambro enhavas ne multajn meblojn. Laŭlonge de la muro pendas, super la **benketo** (4) , **fonteto** (3) ornama. Tre proksime, estas la **kredenco** (5) sur kiun oni metas la malvarmajn manĝaĵojn, la desertpladojn, kaj la diversajn tablilarojn kiujn oni ne tuj bezonas.","t06-c3-03-1":"3. — Tiel ni vidas sur la supra breto, **kokidon rostitan** (7) , **fiŝon** (8) kaj **pelvon** (10) kun **fruktoj** (9) . Sube jen la **fromaĝo** (11) , la **pano** (12) , la **flakonujo** (13) kiu enhavas ĉion bezonatan por spici la salaton: la oleo, la vinagro, la **salo** (14) kaj la **pipro** (15) . Fine, sur la malsupra breto estas **kuko** (17) apud la **mustardujo** (16) .","t06-c3-04-1":"4. — La manĝoĉambra horloĝo, kiun oni nomas **murhorloĝo** (20) , havas tre apartan formon. Ĝi estas enkadrigita en ligna kadro kiu krome enhavas **barometron** (19) kaj **termometron** (18) .","t06-tit-6":"La vespermanĝa servo.","t06-c3-05-1":"5. — Ĉe ĉiuj muroj de la ĉambro estas aplikitaj **lignaj paneloj** (21) el vaksita kverko. Ŝtofa **pordotapeto** (22) sufiĉe fermas la pordon kiu donas eniron al la verando. Tie la familio iros trinki la kafon post la vespermanĝo. Jam la **tasoj** (24) kaj la **subtasoj** (25) estas pretaj sur la **pladmeblo** (23) .","t06-c3-06-1":"6. — Super la tablo estas fiksita al la plafono **pendolumigilo** (26) kies tre brilanta lampo vespere lumigas la tutan manĝoĉambron.","t06-c3-07-1":"7. — Nun ni esploru la **manĝotablon** (27) mem. Kiam eniris la familio, la manĝilaro estis preta. Sur la **tablotuko** (28) estis metita, ĉe la loko de ĉiu kunmanĝonto, **telero** (33) , **buŝtuko** (29) , **kulero** (34) , **forketo** (35) , **tranĉilo** (36) kaj **glaso** (32) . Estis ankaŭ **boteloj** (30) por vino kaj **karafo** (31) por akvo.","t06-c3-08-1":"8. — La **servisto** (39) unue alportis la **supujon** (37) , en kiu ankoraŭ fumas iom da supo. Nun li servas la unuan **pladon** (38) , viandopladon. Poste li prezentos tiujn kiujn ni jam nomis, fine, post la **desertoplado**, li profitos ke liaj mastroj estos enirintaj la verandon, por depreni la tablilarojn kaj reordigi la manĝoĉambron.","t06-c3-08-2":"*Noto.* — *La komunuzaj vortoj rilatantaj la nutraĵaron, ĉi tie estas indikitaj tre resume. La listo estos kompletigata sur la du tabeloj « La Hotelo » (n o 13) kaj « La Bazaro » (n o 15).*","t06-tit-7":"La kuirejo.","t06-c4-01-1":"1. — En la kuirejo, kiun ni ekrigardas tra la pordo duonmalfermita, ni vidas pentrindan malordon. Antaŭ la **fajrujo** (1) en kiu **fajro** (3) krakas, estas instalita **rostoturnilo** (5) . Bela **rostaĵo** (7) estas **surrostostangigita** (6) kaj finkuiriĝas.","t06-c4-02-1":"2. — La **blovilo** (8) kaj la **karboŝovelilo** (9) , kiujn oni ĵus uzis, restis sur la planko same kiel la **brulŝtipoj** (10) .","t06-c4-03-1":"3. — La supro de la kameno estas ordigita; la **lanterno** (11) , la **alumetujo** (13) , en kiu estas la **alumetoj** (12) , la **kandelingo** (14) kaj la **mankandelingo** (15) kun **kandelo** (16) estas en sia loko. Sed la granda **karbositelo** (18) , plena de **terkarbo** (17) kiun la **kuiristino** (23) ĵus plenigis en la kelo, restis meze de la kuirejo.","t06-c4-04-1":"4. — Vere, la kompatinda virino devas rapidi por ke la tagmanĝo estu preta ĝustatempe. Nun ŝi estas apud la **kuirforno** (19) kaj kirlas **saŭcon** (24) kiun konvenas ne bruligi tro.","t06-c4-05-1":"5. — En la **bakforno** (20) bakiĝas kuko, kiun ŝi preparis por la manĝeto de la infanoj. Super la kuirforno pendas la **potkulero** (21) kaj la **ŝaŭmkulero** (22) .","t06-tit-8":"La vazaro.","t06-c4-06-1":"6. — La **kuirilaro** (25) , alkroĉita en la fundo de la ĉambro, estas tre pura. La belaj kupraj **kaseroloj** (26) , la **laktopoto** (27) , la **kribrileto** (28) kaj la **raspilo** (29) estis zorge purigitaj.","t06-c4-07-1":"7. — La **salujo** (30) estas metita sur la pladŝrankon apud la **tekruĉo** (31) , kaj la **oleobotelego** (32) . La **tirkesto** (33) kredeble enhavas la manĝilarojn kaj la tranĉilojn de kuirejo.","t06-c4-08-1":"8. — La **balailo** (34) kaj la **plumfasko** (35) estas en angulo. La kuiristino ĵus uzis la **lignoblokon** (36) , ŝi lasis ĝin apud la fenestro.","t06-c4-09-1":"9. — **Manviŝilo** (37) pendas ĉe la muro, apud la **funelo** (38) . En tiu parto de la kuirejo estas formetitaj la **kradrostilo** (39) , la **haktranĉilo** (40) kaj la **hakplanko** (41) . Poste, super la haktranĉilo, sur **breto** (42) , estas **potoj** (43) , la **bolpoto** (44) kun sia **kovrilo** (45) kaj la **marmito** (46) . La **pato** (47) pendas proksime.","t06-c4-10-1":"10. — Nur la kupra **krano** (48) ĵetas brilon en tiu ĉi angulo. La **lavujo** (49) sur kiu estas metita la dika **kruĉego** (50) , estas kredeble tre komforta kun sia malgranda ŝranko, en kiu oni konservas la **vinagrobarelon** (51) provizitan per sia **krano** (52) , la **restaĵujon** (53) kaj la **malpurajn teleroj** (54) .","t06-tit-9":"Aliaj objektoj metitaj en la kuirejo.","t06-c4-11-1":"11. — La **kuvego** (55) en kiu oni lavas la **legomojn** (58) kaj la gisfera **kaldrono** (56) metita sur la **kahelplankon** (57) kredeble havas ankaŭ sian lokon en tiu ŝranko.","t06-c4-12-1":"12. — La kuiristino certe ne malhavas fornojn, ĉar jen krome, sur la angulo de la tablo, **gasforno** (59) sur kiu varmiĝas akvo en malgranda kasrolo. La **vaporo** (60) kiu eskapas el ĝi montras al ni, ke kredeble ĝi bolas. Verŝajne ĉi tiu akvo estos uzata por la kafo, ĉar jen sur la alia ekstremo de la tablo, la **kafkruĉo** (64) kaj la **kafmuelilo** (63) .","t06-c4-13-1":"13. — La forno estas konektita kun la **gasbrulilo** (62) per longa **kaŭĉuka tubeto** (61) .","t06-c4-14-1":"14. — La **taga servistino** (66) kiu venas helpi la kuiristinon, preparas la legomojn por la vespermanĝo. Kiam ili estos senŝeligitaj kaj lavitaj, ŝi metos ilin en la **basenon** (65) atendante la horon por kuiri ilin.","t06-tit-10":"La banejo. *(Banĉambro.)*","t06-c5-01-1":"1. — Al ni restas farenda nur unu maldiskretaĵo por ekkoni la ĉefajn ĉambrojn de la apartamento: vidi la instalaĵon de la banejo. Tio ne postulos longan tempon, ĉar ĝi ne estas granda, kaj ni rapide scios ke la **bankuvo** (1) havas bonan **banvarmigilon** (2) , ke la **sapkonko** (3) estas atingebla de la mano de banulo kaj ke la **tukportilo** (5) certe igos facile sekigi la **tualettukojn** (4) .","t06-c5-02-1":"2. — Tiu ĉambro havas siajn murojn kovritajn per **fajencaĵoj** (6) , kiuj ebligis instali **duŝaparaton** (7) sen iel timi ke la akvo, kiu respruĉas dum ĝia uzado, difektos la murojn. Zinka **baseneto** (8) kiu servas por la piedbanoj, kompletigas la meblaron.","t07-apar-1":"DUA SERIO TABELO N o 7","t07-tit-1":"*Unua sceno.*","t07-tit-2":"La vilaĝo dum la vintro.","t07-c1-01-1":"1. — Dum la novjaraj ferioj, mi akompanis mian patron en Novurbon, vilaĝeton kie li bezonis trakti kelkajn komercajn aferojn.","t07-c1-02-1":"2. — Ni uzis la **diliĝencon** (11) kiu funkcias inter la urbo kaj tiu burgo; sed ĉar estis tre malvarme, tiu vojaĝo en veturilo malmulte komforta ne estis tre agrabla.","t07-c1-03-1":"3. — Pro tio ni sentis veran plezuron kiam ni vidis la **kondukiston** haltigi sian veturilon sur la placo, antaŭ la **gastejo** (2) de la *Blanka Urso*. **La gastejestro** (4) estis atendanta nin sur la sojlo de sia domo, kviete fumante sian **pipon**.","t07-c1-03-2":"Li invitis nin eniri kaj mi ne lasis min peti por instali min antaŭ la sarmenta fajro kiu krakis en la fajrujo. Tiam mi tre mokis la akran **nordan venton** kiu grincigas la malnovan **ŝildon** (3) kaj forportis per nigraj kirloj **la fumon** (1) elirantan el la kameno.","t07-c1-04-1":"4. — Estis la horo de la tagmanĝo. Sen pli longe atendi, ni bone manĝis la simplan sed bongustan manĝon kiun oni servis al ni (*) .","t07-tit-3":"Kelkaj vizitoj.","t07-c1-05-1":"5. — Post la tagmanĝo, mi akompanis mian patron, kiu estas asekuristo, ĉe lia klientaro. Unue ni vizitis la **forĝiston** (5) , kiu loĝas apud la gastejo. Li estis okupata hufumi ĉevalon. Mi admiris la fortikecon de lia kunulo kiu solide tenis sur sia leda antaŭtuko la **hufon** de la ĉevalo, dum la forĝisto fiksis la **feron** (6) per fortaj martelbatoj.","t07-c1-06-1":"6. — Poste ni iris al la **ŝuisto** (7) de la vilaĝo, la maljuna Jakobo. Kvankam li havas kiel ŝildon belegan **boton**, li kontentiĝis per resuoli malnovan paron da ŝuoj truigita.","t07-c1-06-2":"La maljunulo diris al ni ridante: « En la urbo, mi estis “ŝufaristo” kaj mi ne havis klientojn. Ĉi tie, mi estas “ŝuriparisto” kaj la laboro estas multa. »","t07-c1-07-1":"7. — Li parolis al ni pri sia najbaro la **razisto** (8) , kies klientaro ne estas kontenta. Liaj **raziloj** ĉiam estas breĉigitaj kaj liaj **tondiloj** neniam tondas bone. Sed ĉar li estas la sola razisto de la vilaĝo, oni estas devigita kompreneble razigi sin kaj tondigi sian hararon de li. Cetere li estas avara kaj malafabla viro.","t07-c1-08-1":"8. — Feliĉe, la ceteraj **najbaroj** ne similas lin. Ekzemple la **ĉarfaristo** (9) estas bonkora viro, laborema kaj komplezema. Estas plezuro riparigi veturilon de li. Lia laboraĵo estas ĉiam finita.","t07-c1-09-1":"9. — Maljuna Jakobo ankaŭ ne plendis pri la **selfaristo** (10) , kiun li kelkfoje helpas kudri la **jungilarojn** kiam urĝas la laboro.","t07-c1-09-2":"Mia patro demandis lin pri lia familio: « Ĉiuj fartas bone. Mia nepino estas en la **lernejo** (12) . Ŝia **instruistino** (13) estas tre kontenta pri ŝi, ŝi estas bona **lernanto** (14) . Ŝi ne similas mian malbonan knabaĉon filon; li pensas nur pri ludi. La **instruisto** (15) ne sukcesas lernigi ion ajn de li. »","t07-tit-4":"Vilaĝaj babiladoj.","t07-c1-10-1":"10. — La maljunulo poste rakontis al ni la novaĵojn de la vilaĝo. Oni estas konstruonta novan lernejon, ĉar la instalita en la **komunuma domo** fariĝis tro malgranda. Cetere tio estas facila, ĉar sufiĉos aĉeti parton de la ĝardeno de la **muelisto**. Tio estos tre profita por la kompatinda viro. Pro la malvarmo, la **muelŝtonoj** de la **muelejo** (16) ne plu povas mueli la tritikon, ĉar la **rado** (17) estis frostige haltigita de la **glacio** (25) de la **rivereto** (23) .","t07-c1-11-1":"11. — « Pri konstruaĵo, ĉu vi vidis nian novan **preĝejon** (18) ? Ĝi estas tre pentrinda sub sia neĝa mantelo. La **korvoj** (19) , kiuj ne plu rekonas sian malnovan sonorilejon, triste sidas sur la granda arbo de la **tombejo** (20) ».","t07-c1-12-1":"12. — Tiu ideo pri la tombejo rememorigis al la ŝufaristo la personojn kiujn mia patro estis koninta kaj kiuj mortis lastjare. « Kiom da **tomboj** (21) , mia bona sinjoro, aldoniĝis al la ceteraj, sub la **cipreso** (22) ! La morto falĉis nian malnovan notarion. La tutaj vilaĝanoj ĉeestis lian **funebron**. »","t07-c1-13-1":"13. — « Jen lia posteulo kiu glitkuras sur la rivereto. Li ĵus venis riparigi de mi la rimenon de sia **glitilo** (26) kiu estis rompita. »","t07-c1-14-1":"14. — « Jen ankaŭ sur la bordo de la rivereto, la nova **kampara gardisto** (27) . Li estas eksĝendarmo kiu terurigas la bubaĉojn de la vilaĝo. Ili forkuras tuj kiam ili ekvidas liajn **gamaŝojn** (29) kaj lian **kepon** (28) . »","t07-c1-15-1":"15. — « Ha! jen la maljuna Jozefo kiu kondukas **ĉareton da lignaj faskoj** (30) por la panisto. — Tio estas vera, diris mia patro, mi rekonas lian jungaĵon el **muloj** (31) . Mi ja bezonas paroli al li, mi profitos la okazon. Ĝis revido, patro Jakobo. »","t07-c1-16-1":"16. — Ĝuste kiam ni eliris, la knaboj de la vilaĝo forlasis la lernejon kaj kurante ĵetis sin al la **glitejo** (33) kun risko fali kaj rompi al si membron en la **falo** (34) . Unu el ili prenis sian **glitveturilon** (32) ĉe la ĉarfaristo, sidigis en ĝin unu el siaj kamaradoj, kaj foriris kurante.","t07-c1-17-1":"17. — Aliaj ĵetis sin al **neĝamaso** (37) apud la **ponto** (40) kaj ekbombardis la **neĝan statuon** (39) kiun ili starigis dum la hieraŭa tago kaj al kiu ili metis ĉapelon, pipon kaj ŝultran lernosakon.","t07-c1-18-1":"18. — Ili malmulte zorgas pri la frostiga vento kaj la malvarmo. La plimulto eĉ ne havas **koltukegon** (35) kaj, por revarmigi sin post la batalo per **neĝbuloj** (38) , sufiĉas al ili manpleno da tre varmaj **kaŝtanoj** (42) aĉetitaj de la maljuna **vendistino** Jakobina, kiu tremas pro malvarmo sub sia **ŝalaĉo** (43) tro maldika.","t07-tit-5":"*Dua sceno.*","t07-tit-6":"La kampara domo dum la printempo.","t07-c2-01-1":"1. — Malgraŭ ĉiuj plezuroj de la vintro, ni kun profunda ĝojo salutas la revenon de la **printempo**.","t07-c2-01-2":"Kiel gajigan tabelon aspektas farma korto, vespere, en la majo-monato!","t07-c2-02-1":"2. — Ĉe la horizonto la **suno** (1) malrapide kuŝigas sin, inundante la **kamparon** (3) per siaj purpuraj **radioj** (2) . La diligenta **plugisto** (6) rapidas plugi sian **kampon** (4) .","t07-c2-02-2":"Per sia **plugilo** (5) jungita al vigora **ĉevalo** (7) , li tiras la **sulkon** (8) en kiun la **semanto** (9) per plena manpleno ĵetos la **semon** kiu produktos la orajn spikojn.","t07-c2-03-1":"3. — La **falĉistoj** (11) provizitaj per siaj falĉiloj falĉis la herbon de la herbejo, la fojnfaristoj sekigis la **fojnon** (10) turnante ĝin per **forkoj** (12) kaj rastiloj, kaj jen ke ili revenas.","t07-c2-03-2":"Unuj marŝas antaŭ la peza veturilo tirata de bovoj; ili kunportas sian ilon sur la ŝultro. Aliaj, pli maldiligentaj, komforte sin instalis sur la odoranta fojno.","t07-c2-04-1":"4. — Pasante ili faras amikan saluton al la **ĝardenisto** (16) okupata en la **fruktoĝardeno** (13) tranĉi la **fruktarbojn** kaj grefti la **pirarbojn** (14) . La **prunarboj** (15) ekfloras, kaj, en la **legomĝardeno** (17) bone sterkita, la legomoj, brasikoj kaj salatoj jam bonfartas.","t07-c2-04-2":"Sur la mureto, bela **pavo** (18) etendas sian voston, por admirigi ĝiajn belegajn plumojn.","t07-tit-7":"Farmokorto.","t07-c2-05-1":"5. — La pordoj de la **ĉevalejo** (19) estas malfermitaj kaj oni vidas la mangujon kaj la **sternaĵon** (23) de la **ĉevalino** (21) kiun la **ĉevalservisto** (20) ĵus maljungis. La **ĉevalido** (22) tiel komika kun siaj longaj kruroj, sekvas sian patrinon saltetante.","t07-c2-06-1":"6. — Apud la **puto** (29) la **bovinoj** (25) iras trinki en la ligna **trogo** (26) kiu uzatas por ili kiel trinkejo. La **bovido** (24) profitas la okazon por mamsuĉi, kaj la **virbovo** (27) flarante la bonan odoron de la furaĝejo, ĝoje muĝas kaj fiere levas la kapon kun **kornoj** (28) potencaj.","t07-c2-07-1":"7. — Ĉiuj laboras. La **servistino** (32) mane tenas la **ŝnuron** (31) de la puto. Ŝi ĉerpas akvon per **sitelo** (30) por trinkigi la brutaron. Apud la **garbejo** (33) , viro rastas la pajlaĵojn kaj antaŭ la pordo de la **hejmo** (34) maljuna **ŝpinistino** (35) per sia ŝpinrado kaj sia **ŝpinstango**, ŝpinas la **linon** aŭ la **kanabon** kiel en la tempo antaŭa.","t07-tit-8":"La farmisto.","t07-c2-08-1":"8. — La **farmisto** (36) direktas tiujn ĉiujn laborojn kaj donas instrukciojn al siaj servistoj. Li rekomendas subtegmentigi la **erpilon** (40) kaj la **pioĉon** (39) kiujn oni forgesis apud la **kabano** (38) de la **hundo** (37) .","t07-c2-09-1":"9. — Liaj krioj timigas **kolombon** (41) , kiu per ĉiuj flugiloj flugas en la **kolombejon** (42) , kaj la **kokinojn** (43) kiuj rapidas reeniri la **kokejon** (44) .","t07-c2-10-1":"10. — Antaŭ la **ŝafejo** (48) , jen la maljuna **paŝtisto** (45) kiu rekondukas sian (ŝaf)**aron** (49) . Tenante sian (paŝt)**bastonon** (46) , kiu neniam mankas al li, same kiel lia **bluzo** (47) senkolorigita, li kondukas al la stalo **virŝafojn** (50) , **ŝafinojn** (53) , **ŝafidojn** (54) , **kaprinojn** (51) kaj **kapridojn** (52) . Lia fidela **hundo** (55) Arguso laste venas kaj instigas per siaj bojoj la diligentecon de la malfruiĝantoj.","t07-c2-11-1":"11. — Tiu tuta bruado kaj movado ne malhelpas la kvieton de la bona **laktodona bovino** (56) kiu tintigas sian **sonorileton** (57) , dum oni melkas ŝin antaŭ la pordo de la **stalo** (58) .","t07-c2-12-1":"12. Ŝi ŝajnas kompreni, ke ŝi devas doni sian lakton, por ke la **farmistino** (60) povu pretigi **buteron** en la **buterfarilo** (61) aŭ la bonegajn **fromaĝojn** (64) , kiuj gutas de la breto metita sur la **kuvego** (63) .","t07-c2-13-1":"13. — La tuta **laktejo** (59) estas tenata tre pura de la **farmoservisto** (65) kiu ĵus lavis la **laktopotojn** (62) en la granda sitelo kiun li portas per la mano.","t07-tit-9":"La kortbirdejo.","t07-c2-14-1":"14. — Kun siaj dikaj lignoŝuoj, li marŝas iom mallerte, kaj tiel forkurigas la **meleagron** (68) , la **anasinojn** (66) , la **viranasojn** (67) kaj la **anserojn** (69) kiuj large malfermas **sian bekon** (70) kaj malkviete kriegas.","t07-c2-14-2":"La **virkoko** (71) , pli batalema, starigas sian ruĝan **kreston** (72) , skuas la plumojn de sia **vosto** (73) kaj aŭdigas « kokeriko » sonoregan.","t07-c2-15-1":"15. — **Kokin-patrino** (74) rabas sur la **sterko** (81) kun siaj **(kok)idetoj** (75) . La **porkido** (78) forkuras al sia patrino, la enorma **porkino** (77) kiun ni vidas apud la porkejo.","t07-c2-16-1":"16. — En siaj fakoj, la **kunikloj** (79) manĝas avide la **herbon** (80) delikatan kiun alportas al ili la filino de la farmisto. Johanino tre amas siajn kuniklojn kaj, ĉiutage, serĉinte la freŝajn **ovojn** (76) en la kokejo, ŝi venas viziti siajn amiketojn.","t08-apar-1":"TABELO N o 8 *Unua sceno.* La rikolto (*) . — La aspektoj de la kamparo.","t08-c1-01-1":"1. — Kun la **somero**, unu plian fojon ŝanĝiĝis la aspekto de la kamparo. La semo konfidita al la sulko ĝermis; verda plantaĵo eliris el la tero kaj spikiĝis. La grajno estis formata, poste ĝi maturiĝis kaj eĉ de nun oni bezonas nur rikolti.","t08-c1-02-1":"2. — La **kamparaj floroj** estas malfermitaj. **Cejanoj** (1) , **papavetoj** (2) kaj **digitaloj** (3) miksas al la unuforma nuanco de la tritikkampoj la gajan kontraston de siaj freŝaj **koroloj**.","t08-c1-03-1":"3. — La fruktarboj sin garnis per folioj; la frukto maturiĝis. La malgranda **ĉerizarbo** (4) abundas je belaj **ĉerizoj** (5) kiujn la knaboj plezurege kolektas kaj manĝas.","t08-c1-04-1":"4. — De nun la brutaro povas pasigi la tutan tagon en la libera aero.","t08-c1-04-2":"La **ŝafidoj** (6) grandiĝis kaj fariĝis belaj **ŝafinoj** (7) kaj belaj **virŝafoj** (8) kun densa lanfelo. Ili trankvile paŝtas la **herbon** de la **paŝtejo** (9) buntigita per **lekantetoj**.","t08-c1-04-3":"Baldaŭ oni ektondos tiujn bestojn por havi ilian **lanon** el kiu oni fabrikas la drapon de niaj vestoj.","t08-tit-2":"La paŝtisto.","t08-c1-05-1":"5. — La **paŝtisto** (10) ŝajnas ne tre atenti ilin. Li zorgas nur pri la ŝtormo kiu pasas ĉe la horizonto, kaj la **ŝafgardisto** (13) , kiu proksimigas **kruĉon** (14) al siaj lipoj ŝajnas eĉ pli senzorga.","t08-c1-06-1":"6. — La varmego estas premanta; ĉar la **hundo** (15) venas, ĝi ankaŭ, sensoifigi sin; ĝi lekas la freŝan akvon de la **rivereto** (16) kaj timigas kompatindan **raneton** (17) kiu kaŝiĝis en la bordoherboj. Ĉi tiu saltas en la klaran akvon kie floras la **nimfeoj** (18) .","t08-c1-07-1":"7. — **Motacilo** (19) sin banas apud la **fonteto** (20) kiu ŝprucas inter du rokaĵoj kaj sin kaŝas sub la **dornaj arbustoj** (21) kaj la **kratagaj arbetoj** (22) .","t08-tit-3":"La rikolto.","t08-c1-08-1":"8. — Por la kamparaj knaboj, la tritikrikolto estas tre amuza epoko. Ili ĝoje **transkapiĝas** (24) sur la **pajlamasoj** (23) , ili helpas la **rikoltistojn** (26) kaj dum ĉi tiuj falĉas la **tritikkampon** (27) per siaj **falĉiloj** (25) bone akrigitaj per la **akriga ŝtono** (30) , ili kolektas la tritikon kaj ligas ĝin kiel **garbojn** (31) aŭ kiel **fasketojn** (32) .","t08-c1-09-1":"9. — Kelkfoje oni permesas al la plej grandaj inter ili tranĉi per **rikoltilo** (12) la **orajn tigojn** (28) kiuj portas la pezajn **spikojn** (29) grajnoplenajn; kaj la malgrandaj, gvatante la **brutaron** (33) kiu paŝtas en la **paŝtejo** (34) sub la ombro de la granda **tilio** (35) kaptas per sia **reto** (36) la belajn **papiliojn**.","t08-c1-09-2":"Eĉ kelkaj grimpas sur la **ĉareton** (37) por ordigi la garbojn kiujn oni transdonas al ili per **forko** (38) .","t08-c1-10-1":"10. — Sur la tuta **ebenaĵo** (39) kie ekflugas la **alaŭdoj** (41) regas la vivo. Ĉiuj estas okupataj pri la rikolto. Sed, dum la malriĉuloj daŭrigas uzi la malnovajn instrumentojn, **falĉilojn, rikoltilojn** kaj **draŝilojn** (40) , la riĉaj bienposedantoj falĉigas sian tritikon aŭ sian **sekalon** (43) per **falĉmaŝino** (42) . Poste, ne bezonante porti la garbojn en la garbejon, oni faras grandajn **garbamasojn** (44) .","t08-c1-11-1":"11. — Tiam oni alkondukas **draŝmaŝinon** (47) kiun **lokomobilo** (45) movas per **transmisia rimeno** (46) kaj tiel la grajno separiĝas de la **pajlo**, sen forlasi la kampon kie ĝi estis semata.","t08-tit-4":"La ŝtormo.","t08-c1-12-1":"12. — Ofte **ŝtormegoj** (53) okazas, dum la tempo de la rikolto. Unue la grumblado de la **tondro** estas aŭdata de malproksime; **ventego el okcidento** (54) ekblovas kaj anhelante kurbigas la plej dikajn arbojn de la **arbaro** (49) . Nigraj **nubegoj** (56) atakas la ĉielon; ili estas trairataj de zigzagoj blindigaj de la **fulmo** (55) . La **pluvo** kaj kelkfoje la **hajlo** ekfalas, platigante la rikoltaĵojn pretajn por esti falĉataj.","t08-c1-13-1":"13. — Ofte la fulmo incendias konstruaĵon. Tiel lastjare la tegmento de la **ventmuelilo** (50) estis cindrigita kaj du el ĝiaj **flugilegoj** (51) frakasitaj.","t08-c1-14-1":"14. — Post kelkaj horoj, la kvieto renaskiĝas. Brila **ĉielarko** (52) aperas ĉe la horizonto kaj la naturo reprenas sian vivon interrompitan dum kelkaj momentoj. La kamparanoj, kiuj rifuĝis en la **kabanojn** (48) relaboras kaj kuraĝe penas ripari la damaĝojn kiujn ili ĵus suferis.","t08-tit-5":"*Dua sceno.*","t08-tit-6":"La ĉasado. — La vinberrikolto. — La fiŝkaptado.","t08-c2-01-1":"1. — Ĉirkaŭ la fino de **aŭgusto** aŭ la mezo de **septembro**, laŭ la regionoj, okazas la malfermo de la ĉasado. Apenaŭ la unuaj sunradioj igis la **lacertojn** (2) eliri el sia truo, kiam la **ĉasisto** (5) ekvojiras kun siaj **hundoj** (4) .","t08-c2-02-1":"2. — Li metis sian solidan **ĉaskostumon** (9) el dika drapo, piedvestis sin per ledaj **gamaŝoj**, per kiuj li sukcesos marŝi en la humida herbo kie sin kaŝas la **bufoj** (1) ; li prenis sian **fusilon** (6) kaj sian **ĉassakon** (10) , kaj jen ke li foriras.","t08-c2-03-1":"3. — La fervoro de la persekuto alkondukas lin meze de vitkampo kie la vinberrikolto estas tre vigla. La knaboj de la vitkultivisto, kiuj ordinare gvatas la kaprinojn sur la vojo, hodiaŭ lasas ilin paŝti hazarde, kaj post ligi al paliso maljunan **virkapron** (3) kiu ne mankus profiti sian liberecon por eskapi, ili, siavice, atribuas al si partoprenon en la plezuro. Unu ekprenas vinberaron en **rikoltokorbo** (12) kaj amuzas sin fluigi la **sukon** (14) en pokaleton (13) por fabriki moston (vinon ne fermentintan). Alia kombas sin per **foliokrono** (15) kiun li ĵus plektis. Apud ili, senhontaj **paseroj** (16) venas eĉ antaŭ la premilon por rabi la vinberojn.","t08-c2-04-1":"4. — Dum la knaboj sin amuzas, la viroj laboras. La **vinberrikoltistoj** (18) alportas la vinberojn en la kelon per **dorskorboj** (17) ; **barelfaristo** (19) riparas la **barelojn** (20) , kontrolas ĉu la **duvoj** (22) kaj la **fundoj** (21) estas bonstataj, kaj anstataŭigas la **ringegojn** (23) rompitajn. Li ankaŭ laboris la **kuvegojn** (25) en kiujn oni verŝas la **vinberojn** (26) por igi ilin fermenti.","t08-c2-05-1":"5. — Kiam la fermentado finiĝis, oni ĉerpas la vinon kaj oni metas la restaĵon sur la **premilon** (28) kaj progresive premante per la **ŝraŭbego** (29) oni elpremas la sukon kiu fluas en **kuveton** (32) kaj ankoraŭ oni akiras **vinon** (31) .","t08-tit-8":"Biero kaj cidro.","t08-c2-06-1":"6. — Ĉe la muro de la **kelo** (27) grimpas branĉo de **lupolo** (30) . Tie ĝi estas nur ornama planto, sed en kelkaj landoj, kie la vito estas tre malofta, la lupolo estas kultivata por fabriki la **bieron**.","t08-c2-07-1":"7. — La malgranda **pomarbo** (33) estas ŝarĝita per pomoj kiuj produktos kiam ili estos maturaj, bonegan **cidron**. En sia **kaĝo** (34) la **kanario** (35) kaj la **kardelo** (36) rigardas per enviaj okuloj la paserojn kiuj libere petolas.","t08-c2-08-1":"8. — Ĝis la fino de la vido, sur la deklivo de la montetoj, estas viciĝintaj **vitstangoj** (40) kiuj subtenas la belegajn **(vit)trunkojn** (39) , garnitajn de **beraroj** pezaj.","t08-c2-08-2":"Dum la tuta jaro, la **vitkultivisto** (42) laboris por zorgi sian **vitkampon** (38) kaj nun li estas rekompencata pro sia peno per bela rikolto. La **vinberrikoltistinoj** (41) plenigas la kuvojn metitajn sur la ĉareton tiratan de **muloj** (43) , kaj ĉiuj estas ĝojaj.","t08-tit-9":"La fiŝkaptado.","t08-c2-09-1":"9. — Same estas pri la **fadenfiŝistoj** (44) kiuj de la mateno, venis instali sin ĉe la bordo de la akvo kun siaj **fiŝkaptobastonoj** (45) .","t08-c2-09-2":"La **fiŝoj** (47) kaptas la **hokon** tuj kiam ili plonĝas sian **fadenon** (46) en la akvon, kaj apenaŭ ili havis tempon por renovigi la **logaĵon**, kiam nova viktimo baraktas ĉe la ekstremo de la fadeno.","t08-c2-09-3":"Tamen la **retfiŝisto** (48) kiu, el sia **barko** (49) , ĵetas la **(ĵet)reton** en la mezon de la **rivero** (50) kaptas pli multajn fiŝojn.","t08-c2-10-1":"10. — La aŭtuno estas la sezono de la bonaj promenadoj: piede, **rajde** (52) , **bicikle** (53) , **aŭtomobile** (54) . La **vojoj** (51) estas puraj kaj oni profitas la lastajn belajn tagojn, ĉar jen ke jam la **hirundoj** (56) kunigas sin sur la tegmentoj por ekflugi per ĉiuj flugiloj al pli varmaj landoj. La foliaro de la maljuna **juglandarbo** (57) flaviĝas, la **juglandoj** falas kaj la altaj **arboj** grupe dispoziciitaj kiel **bosketo** (58) sur la **altaĵo** (59) baldaŭ senfoliiĝos.","t08-c2-11-1":"11. — La **suno** (60) sin levas pli malfrue, la tagoj malkreskas, malvarmeto sufiĉe pika komencas esti sentata, ĉe la **mateno**, kaj jen ke jam flugoj de **skolopoj** (61) forlasas niajn klimatojn negastemajn.","t09-apar-1":"TABELO N o 9","t09-tit-1":"*Unua sceno.*","t09-tit-2":"La monto. — La banurbo.","t09-c1-01-1":"1. — De ok tagoj mi estas en Prats. Mi ne povas esprimi la tutan admiron kiun mi sentis kiam mi estis antaŭ la mirinda **montaro** (1) de la Pireneoj kies **kresto** (2) aspektas sur la blua ĉielo kiel giganta festono.","t09-c1-02-1":"2. — Mi ne imagis, ke la pireneaj **supraĵoj** (3) atingas **altecon** tiel grandan, kaj mi restis mirigita antaŭ la belegaj **glaĉeroj** (5) kaj la **montopintoj** (4) neĝaj sur kiuj ruliĝas tiel terurigaj **lavangoj**.","t09-tit-3":"Montopejzaĝo.","t09-c1-03-1":"3. — Tuj de la sekva tago de mia alveno, mi iris al la malnova **vulkano** (6) estingita kiu estas apud Prats. Sur la bordoj aridaj kaj nudigitaj de la **kratero**, oni vidas ankoraŭ bone la spurojn de la paso de la **lafo** kiu fluis, plurajn jarcentojn antaŭ nun, sur la **flanko de la monto** (7) . Mi sukcesis trovi, sur unu el la **deklivoj**, kelkajn fragmentojn de tiu lafo.","t09-c1-04-1":"4. — Prats estas situita sur la landlimo, kaj la **fortikaĵo** (8) kiu defendas la **montpasejon** (27) apartigantan Francion de Hispanio tute memorigas tiujn malnovajn kastelojn de la bordo de Rejno kiuj ŝajnas gvati **rabaĵon** de la supro de sia roko.","t09-c1-05-1":"5. — Enorma **aglo** (9) kiu havas sian neston ne malproksime de la **forto** (8) ofte altiras mian atenton. Tiu **rabobirdo**, kies **beko** estas forta, ofte alportas al siaj idoj ŝafidon aŭ kapridon kiujn ĝi tenas per siaj **ungegoj**. Tiel granda estas la grandeco de ĝiaj **flugiloj** ke ĝi povas longtempe glitflugi kun sia peza portaĵo.","t09-tit-4":"La ekskursanto.","t09-c1-06-1":"6. — Tie la plej agrabla promeno estas la ekskurso al la kaskado (10) de « Kaŭ ». La **akvofalo** kirle falas kaj poste malaperas kiel bela **rivereto** en **arbaro de abioj** (11) situanta okcidente de la urbo. Ni supreniris tra ĉi tiu arbaro ĝis la **meteorologia observatorio** (12) kaj de la supro de la **belvidejo**, ni ekvidis la tutan **panoramon** de la regiono. La **pejzaĝo** estas mirinda, kaj la **naturo** ŝajnas malŝpari al la lando ĉiujn trezorojn kiujn ĝi disponas.","t09-c1-07-1":"7. — Por malsupreniri, ni uzis la **funikularon** (13) kaj ni haltis en malgranda **stacidomo** apud la **ruinaĵoj** (14) de malnova **feŭda kastelo** iam loĝita de la sinjoroj de Prats.","t09-c1-08-1":"8. — Kompatinda kastelo! Kion kredeble ĝi pensas vidante malsupre la koketan **banurbon** (15) kiu nun estas **termala stacio** laŭmoda?","t09-c1-08-2":"La **klimato** estas tiel agrabla, la **minerala akvo** tiel efika, ke la **kuracado** uzata en la **sanatorio** (17) estas vera plezuro.","t09-tit-5":"Agrabla termala urbo.","t09-c1-09-1":"9. — Cetere, oni faris ĉion por igi agrabla la restadon. Granda **viadukto** (16) estis konstruita por ebligi fervojon; la **parko** (18) de la **termala establo**, en kiu oni **koncertas**, estas aranĝita en ĉarma maniero. Pluraj graciaj « **vilaoj** » (19) estis konstruitaj ĉirkaŭ la kazino (21) , kaj **ŝoseo** (22) tre bone tenata grande faciligas la interkomunikojn.","t09-c1-10-1":"10. — Simpla **taluso** (23) apartigas la **vojon** (20) de la **valo** (25) proprasence dirita, kaj en kies fundo kuŝas gracia malgranda **lago** (26) kiu nutras **rivereton** (24) limpidan.","t09-c1-11-1":"11. — Sur la alia flanko de la valo, **ferminejo** (28) estas ekspluatata. Plurfoje mi iris vidi la **ministojn** malsuprenirantajn en la **ŝakton**, kaj eĉ mi eniris la **galerion** en kiu ili pasigas sian tagon, eltirante la **ercon** kiu enhavas la **metalon**.","t09-c1-12-1":"12. — Grava **fandejo** estis konstruita apud la minejo por tuj utiligi la riĉaĵojn kiuj estas eltirataj el ĝi. La **fornego** (29) , varmigita per la **terkarbo** kiu abundas ĉi tie, ebligas rapide kaj malkare akiri **gisferon**.","t09-c1-13-1":"13. — Ne malproksime de la minejo oni elfosas **ŝtonminejon** (30) . Nek **graniton**, nek **porfiron**, nek eĉ **grejson** la maljuna **ŝtonministo** detranĉas per sia **pioĉo**, sed simplan **kvadron** por la konstruo de domoj.","t09-c1-14-1":"14. — Unu el la plej belaj ornamaĵoj de tiu lando estas la **abioj** (31) . Ĉie en la fundo de **ravino** (32) , sur la bordo de **torento** (33) , de **abismo** (34) aŭ de krutaĵo, iliaj maldikaj pingloj verde nuancas.","t09-tit-6":"Piediro.","t09-c1-15-1":"15. — Mi profitas miajn feriojn por **longe** promeni. La **vojoj** (35) kiuj serpentumas sur la monto ebligas trakuri, sen konsideri la distancon, plurajn **kilometrojn** kaj ofte plurajn **kvaroblajn kilometrojn**.","t09-c1-15-2":"**Limŝtonoj** (36) kaj **indikfostoj** (37) markas la vojojn sur kiuj ofte oni renkontas junan **montanon** (38) kun **dusako** (40) ĉe lia flanko, portante **marmoton** (39) , aŭ kelkan **ciganon** (41) kies **feltoko** (42) strange kontrastas kun la malnova **kapuĉo** (43) ŝirita. Li kondukas per **ĉeno urson** (44) dresitan.","t09-tit-7":"Montsupreniro.","t09-c1-16-1":"16. — Preskaŭ ĉiutage mi iras kun **gvidisto** (48) praktiki **supreniron**, kaj mi estas tre fiera kiam, kun **sako** (47) ĉe la dorso, kaj la « **alpenstock** » en la mano, kiel vera **turisto** (46) mi atakas la **rokaĵojn** (45) .","t09-c1-17-1":"17. — De la supro de monto, la loĝantoj de la ebenaĵo aspektas ne pli dikaj ol formikoj; **ŝafaro** (50) paŝtanta en **paŝtejo** (49) ŝajnas ludilo por infanoj. **Pino** (51) aŭ ankaŭ **ligna dometo** (52) aspektas apenaŭ kiel makulo sur la verdaĵo.","t09-c1-18-1":"18. — Dum tiuj ekskursoj, ni ofte renkontas sur la **vojeto** (53) **ĉamĉasiston** (54) ŝultre portantan la beston kiun li ĵus mortigis.","t09-c1-19-1":"19. — Mi lokis en mia herbario tre rimarkindan branĉon de **filiko** (55) kaj belan rozkoloran branĉeton de **eriko** (57) kiujn mi kolektis ĉe la enirejo de malgranda **groto** (56) dum mia lasta promeno.","t09-tit-8":"*Dua sceno.*","t09-tit-9":"La arbaro. — La ĉasado.","t09-c2-01-1":"1. — Hieraŭ mi pasigis tagon delican en la arbaro. La diligenteco kiu regas inter la bestetoj kaj la **insektoj** (5) de kiuj ĝi estas loĝata tre interesis min.","t09-c2-01-2":"La **araneo** (1) kiu teksas sian **reton** (2) inter du branĉoj por kapti la **muŝon** (3) trairantan, la **heliko** (4) penpene portanta sian konkon, la lukano esploranta pri sia kaptaĵo, la diligenta formiko tre fervora apud la **formikejo** (6) , tiuj ĉiuj malgranduloj iris, venis, laboris kun eksterordinara diligenteco.","t09-c2-02-1":"2. — **Serpento** (7) kiun mi unuavide opiniis **vipuro**, sed kiu estis nenio alia ol simpla **kolubro**, estis kaŝiĝinta sub arbotrunko, kaj tempe al tempo elirigis sian maldikan kapeton kiu ĉiam ŝajnis preta por mordi. Antaŭ mi dika **limako** (8) peze rampis post formanĝi unu el la bongustaj **fragetoj** (11) kiuj abunde kreskas tie.","t09-c2-03-1":"3. — La tero estis tapiŝita per **arbaraj floroj**; **primoloj** (9) , **vinkoj** (10) , kaj multaj aliaj plantoj kiujn mi ne konis, floris inter **herbotufoj** (12) .","t09-c2-04-1":"4. — En tiu regiono, la **trufo** estas preskaŭ tiel ordinara kiel la **fungo** (14) kaj **porkido** (13) apartenanta al arbaristo, manĝeme esploris ĉu ĝi sukcesos trovi kelkajn el ili.","t09-tit-10":"Ŝtelĉasado.","t09-c2-05-1":"5. — Mi ĉeestis la **finon** de sceno kiu tre amuzis min. Per helpo de la flarado de sia **hundo baseto** (15) , la **arbaristo** (16) ĵus surprizis **ŝtelĉasiston** (22) , en la momento kiam ĉi tiu preparis sin kunporti la **ĉasaĵon** (17) kiun li estis mortiginta. Preferante forlasi sian kaptaĵon ol lasi sin aresti, la ŝtelĉasisto estis forkurinta, kaj **leporo** (18) , **cervino** (19) , **kapreolo** (20) kaj **apro** (21) kuŝis sur la herbo ĝojigante la arbariston.","t09-c2-06-1":"6. — La diverseco de la arboj kiujn enhavas la arbaro estas miriga. La **fagoj** (23) kaj la **betuloj** (26) , la **pinoj**, kiuj produktas la **rezinon** (27) , la **kverkoj** (29) kaj ankaŭ multaj aliaj intermiksas sian branĉaron.","t09-c2-06-2":"La **hedero** (24) , kiu adheras al la trunko de la altaj arboj, kolorigas la **arbaregon** (25) per verdaĵo brilanta, kiu agrable unuigas sin al la nuanco pli klara kaj pale verda de la **musko** (31) en kiu la **verda pego** (30) serĉas insektojn.","t09-tit-11":"Arbara pejzaĝo.","t09-c2-07-1":"7. — La malnovaj kverkoj ĉarmis min. Iliaj dikaj **radikoj** (32) torditaj, duone elirintaj el la tero, donas al ili belegan aspekton de forteco kaj vigoro, kaj mi demandas min kiel la **posedanto** (35) povas rezigni pri faligi kaj liveri ilin al la **segilo** (34) de la **hakisto** (33) . La **trunkoj** (36) kompatindaj, senigitaj je sia **ŝelo** (37) aŭ fenditaj de la **hakilo** (38) de la **taglaboristo** (39) ĉagrenigas min.","t09-c2-08-1":"8. — Proksime, maljuna **karbofaristo** (41) preparis per sia **ŝovelilo amason** (42) da karbo, kaj maljunulino kunportis **faskon** (40) da **ligno mortinta** el branĉetoj de la faligitaj arboj.","t09-tit-12":"Ĉasado.","t09-c2-09-1":"9. — Mi volis iri por ripozo dum kelkaj momentoj en la **arbarista domo** (46) sed, kiam mi alvenis apud la **lageto** (43) , sur kiu naĝas bela **cigno** (45) , mi rimarkis, ke ĵusa **inundo** (44) estis ŝanĝinta la vojon al vera **marĉo**. Mi devis deturni min, kaj, pasante apud la **cedro** (49) , la **poploj** (48) , kaj la **ulmo** (47) kiuj estas ĉe la bordo de la arbaro, mi vidis elveni el **arbetaĵo** (54) belegan **cervon** (50) , persekutatan de obstina **(ĉas)hundaro** (51) kiun ekscitis ankaŭ la **korno** (53) de la **ĉasistoj rajdantaj** (52) . La kompatinda besto estis tute elĉerpita. Ĝi venis mortante fali je kelkaj paŝoj apud mi.","t09-c2-10-1":"10. — La filo de la arbaristo, kiun la bruado de la **kurĉaso** estis altirinta, eliris el la hejmo kaj ni duope revenis en la arbaron. Li estis vidinta **pigon** (56) sur branĉo de malnova kverko. Li opiniis, ke ĝia nesto kredeble estas kaŝita en la **foliaro** (58) kaj li volis kapti la neston.","t09-c2-10-2":"Facilmova kiel **sciuro** (61) , li grimpis de **branĉo** (55) al branĉo, sed li trovis nenion kaj sukcesis nur ekflugigi malnovan **kornikon** (60) sidantan sur **branĉego** (57) .","t10-apar-1":"TABELO N o 10 La maro. — La haveno.","t10-01-1":"1. — Somere, dum unuj serĉas kvieton kaj malvarmeton sur monto, aliaj preferas iri al la marbordo. Tiel ni agis lastjare, ĉar ni tre ŝatas **Oceanon** (1) .","t10-02-1":"2. — Pri mi, mi sentas grandan plezuron kontemplante tiun imensan vastecon de akvo kiu sin etendas ĝis la **horizonto** (2) , kaj vidante foriri por longa **transiro** la enormajn **vaporŝipojn** (3) sur kiujn enŝipiĝas la vojaĝantoj irantaj en Amerikon.","t10-03-1":"3. — Pro tio, mia patro, kiu konas mian inklinon, ĉiam elektas, por pasigi la feriojn, iun plaĝon tre kvietan, situantan apud unu el niaj grandaj **militaj havenoj**.","t10-03-2":"Dum nia lasta restado, la **eskadro** venis ankri malantaŭ la enorma **digo** (4) kiu fermas kaj protektas la **militan havenon** (5) , kaj mi sukcesis laŭ mia deziro admiri la diversajn **militajn ŝipojn**, la malgrandan **submarŝipon** (10) kiu plonĝas kaj malaperas sub la akvoj kaj ankaŭ la enorman **kirasŝipon** (9) kiu, ĝis nun timis preskaŭ nur la atakojn de la **torpedŝipo** (8) .","t10-tit-2":"La malgrandaj ŝipoj.","t10-04-1":"4. — Ĉi tiu jam sciis tre **lerte** trovi la malfortan punkton de la dika metalkiraso por enigi tien la danĝeran **torpedon**, kies eksplodo kaŭzas la pereon de la ŝipo, sed tamen ĝi estis malpli timinda ol la submarŝipo, ĉar la kontraŭtorpedŝipoj facile persekutas ĝin.","t10-05-1":"5. — Mi ankaŭ povis vidi la rapidajn **krozŝipojn** (6) kirasitajn, preskaŭ tiel nevundeblajn kiel la vera kirasŝipo, plurajn **transportŝipojn** (12) tri aŭ kvar **kanonboatojn** (7) kaj fine unu **fregaton** (11) . **La spektaklo de tiu ŝiparo, kiam ĝi manovras por malankri estas plej interesa.**","t10-06-1":"6. — Kiom da diferenco de konstruiteco inter tiuj grandaj ŝtalamasoj kaj la elegantaj **trimastuloj** aŭ la graciaj **velŝipoj** (13) ankoraŭ nun uzataj en la komerca ŝiparo kiun mi vidis eniri la havenon, per ĉiuj veloj, kiam mi promenis sur la **kajo** (14) . Vere ĉi tiuj perdis multon el siaj avantaĝoj **kiam** la **vento** estis kontraŭa. Ili devis malhisi ĉiujn velojn por reeniri la basenon kaj **remorkilo** (16) estis necesa por venigi ilin kaj alkonduki ilin, kiel simplajn **kargoboatojn** (17) , al la kajo.","t10-tit-3":"La komerca haveno.","t10-07-1":"7. — Tio kio interesas en la haveno pri kiu mi parolas, estas ke ĝi enhavas ne nur militan havenon, arte aranĝitan per gigantaj laboroj, sed ankaŭ mirindan **komercan havenon** situantan en la **enfluejo** de granda fluo.","t10-08-1":"8. — La tera lango kiu apartigas la du basenojn estas fortikigita kaj defendata per serio da **baterioj** kaj **bastionoj** kiuj avancas sur la maron. Oni bezonas specialan permeson por promeni sur la **remparoj** (15) . Mi facile akiris ĝin, per mia onklo, kiu estas inĝeniero de la **konstruejoj** (18) kaj mi iris viziti la ŝipojn kiujn oni konstruas sub vastaj hangaroj.","t10-09-1":"9. — Eĉ mi ĉeestis la lanĉon de kirasŝipo kaj mi memoras la emociigan momenton kiun la tuta homamaso sentis kiam la grandega maso, lasita al si mem, ekglitis sur sia lulilsimila framo kaj venis flosi sur la akvo de la fluo.","t10-10-1":"10. — Por iri al la konstruejoj, oni trairas la **manovrkampon** (19) kie la soldatoj de la garnizono ĉiutage venas ekzerci sin, oni pasas sur fera **ponteto** (20) , kiu komunikigas la paradesplanadon kun la **arsenalo** (21) .","t10-tit-4":"La arsenalo kaj la dokoj.","t10-11-1":"11. — Kun mia onklo, mi vizitis tiun grandan konstruaĵon plenan de **kanonoj** (22) , **kugloj** (23) kaj **obusoj**. Ankaŭ mi vidis la **metalfarejon** (24) en kiu estas fabrikataj la **kaldronoj** (25) de la vaporŝipoj.","t10-12-1":"12. — Tre proksime, estas la **dokoj** (26) — ripardokoj — kaj la tre rimarkindaj **flosantaj dokoj** (27) en kiuj mi povis vidi tre proksime, sur riparenda ŝipo, la **helicon** (28) , la **kilon** (29) kaj la **stirilon** (30) de boato.","t10-13-1":"13. — La komerca haveno estas tute same studinda kiel la milita haveno, kaj mi pasigis multajn horojn gapante sur la kajoj kie estas albordigitaj la **radŝipoj** (31) kiuj resekvas la fluon, kaj rigardante funkcii la **mastgruojn** (32) , kiuj levas, kiel plumojn, enormajn kargaĵojn.","t10-tit-5":"La piloto.","t10-14-1":"14. — Mi admiris la **transatlantikajn ŝipojn** (34) elirantajn el la rado, kun siaj **flagoj** (35) en plena aero, kondukataj de lerta **piloto** (36) kiu mirinde scias laŭiri la **kanaleton** markitan per **buoj** (40) kaj **balizoj**, evitante la **ŝarĝboatojn** (41) kiuj penige direktiĝas per sia unika velo kvadrata. Mi distingis sur la **antaŭaĵo** (37) — la pruo — la **kabinojn** (39) de la dua klaso, kaj sur la **malantaŭaĵo** (38) — la pobo — la salonojn por la pasaĝeroj de la unua klaso.","t10-15-1":"15. — Kelkfoje mi ankaŭ ĉeestis la ŝarĝadon de **kargoboato** (42) en kiun ĵus estis amasigataj la varoj de la **magazeno** (43) kaj de la **marstacio** (44) , alkondukitaj per la multegaj trajnoj de la **kajolinio** (45) .","t10-tit-6":"La remplezuro.","t10-16-1":"16. — Ofte mi boatveturis en la **flosdoko** (53) , en kiun venas rifuĝi la **barkoj** (46) , kaj estis ĝojo por mi manovri la **remilon** (47) . Mi supreniris la **ferdekon** (48) de **velbarko** (49) , mi grimpis, per **ŝnuregoj** (52) , sur la **maston** (51) ĝis la **jardoj** (50) , poste mi ripetis mian promenon **per jolo** (54) inter pezaj **fiŝbarkoj** (55) , kie la **retoj** (56) sekiĝas.","t10-17-1":"17. — Sur la **kajo** (58) defilis antaŭ mi la plej diversaj **varoj** (59) , entenataj en **kestoj** (60) aŭ en **pakegoj** (61) . Ili formis la **kargaĵon** (63) de la **barkasoj**, kaj potencaj **gruoj** (62) deprenis kaj demetis ilin sur **kamionojn** (64) dum la **kargveturistoj** deklaris ilin kaj pagis la impostojn en la **doganejo** (65) .","t10-18-1":"18. — Fine, kiam mi alvenis al la **turnponto** (66) aŭ al la **kluzo** (69) , pasante antaŭ la **dragmaŝino** (68) kiu purigas la **kanalon** (67) , mi elŝipiĝis sur la kajon apud la **semaforo** (70) .","t10-19-1":"19. — Sur la alia flanko de tiu kajo ja venas albordiĝi la **ŝalupoj** (71) kiuj kondukas al la tero la oficirojn de la eskadro. Estas admirinda spektaklo vidi la maristojn kadence levi siajn remilojn, dum la barko portata de la **ondo** (72) , facile albordiĝas al la ŝtuparo de la elŝipiĝejo. Sur ĉi tiu loko, oni pli bone povas observi la **tajdon** kaj la movadon de la **fluso** kaj **malfluso** sur la **plaĝo** (73) .","t10-tit-7":"La klubejo.","t10-20-1":"20. — Por reveni al la hejmo, mi uzis la **elektran tramvojon** (74) kies **haltejo** (75) estas apud la **fosto** metita antaŭ la klubo de la oficiroj.","t10-20-2":"De sur la **balkono** (76) de la klubo, ornamita per **ankroj** (77) , kanonoj kaj kugloj, ofte mi vidis kunvenon belegan de maraj oficiroj: **leŭtenantoj** (78) , kun sia spado, **kapitanoj de artilerio** (79) kaj **infanterio** (80) kun sia **sabro**. Malantaŭ ili estis **maristo** (81) kiu alportis al ili **lorneton**, kiam ili volis distingi tion kio okazas malproksime.","t10-21-1":"21. — Mi ankaŭ vidis junajn **subleŭtenantojn** (82) ricevantajn la instrukciojn de sia **komandanto** (83) aŭ de la **admiralo** (84) , dum **kvaronmastro** (85) atendis por porti ilin al la ŝipo.","t10-22-1":"22. — De tiu balkono, la vidaĵo estas belega: oni superrigardas la tutan plaĝon kun ĝiaj **tendoj** (86) kaj **kabanoj** (87) , kaj oni vidas, je la horo de la banado, la **banantojn** (88) kiuj ĝoje petolas antaŭ la **kazino** (89) .","t10-23-1":"23. — Ĉe la ekstremo de la plaĝo, la marbordo formas malgrandan **duoninsulon** (91) **rokan**, kie la **ondego** (92) venas rompi sin kaj sur kiu estas konstruita **lumturo** (93) , nokte montranta la vojon al la navigantoj. Tiu duoninsulo komunikas kun la tero nur per **istmo** tre mallarĝa (90) .","t10-tit-8":"Ĝenerala vidaĵo de la marbordoj.","t10-24-1":"24. — La **klifo** (94) etendas sin, disfendita de la maro, kiu kaprice desegnas en ĝi serion da **golfetoj** (95) kaj **promontoroj** (kaboj), igante ĝin plej pentrinda.","t10-24-2":"Sur la **altebenaĵo** (96) , kiu superregas la **(mar)markolon** (98) , estas **forto** (97) tre grava kaj kelkaj « vilaoj ».","t10-25-1":"25. — Tiu markolo apartigas de la kontinento **insulon** (99) tre danĝeran, ĉirkaŭitan de **rifoj** (100) kaj **ondorompaĵoj**, kie barkoj kaj eĉ grandaj ŝipoj surterigas iufoje. Malgraŭ la pretemo de la helpoj, kaj la rapida alveno de la **savboatoj**, tiuj **ŝippereoj** estas terurigaj, kaj, dum la **tempestoj** ekvinoksaj, pluraj ŝipoj pereis kun homoj kaj varoj.","t10-25-2":"Malgraŭ tiu najbaraĵo, **la haveno** estas tre vizitata de la maristoj.","t11-apar-1":"TRIA SERIO TABELO N o 11 La urbo kaj ĝiaj monumentoj. — La incendio.","t11-tit-1":"La antaŭurbo.","t11-c1-01-1":"1. — Mi loĝas grandan urbon situantan je 100 kilometroj de Oceano, kaj kiu tamen estas **haveno** (1) altranga. La fluo kiu borderas ĝin havas larĝon de 400 metroj kaj formas tre belan radon.","t11-c1-02-1":"2. — La tuta parto de la urbo kiu estas sur la **kajoj** (2) tute aspektas mara kaj industria, kaj formas **antaŭurbon** (3) kiu estas loĝata nur de ŝipanoj kaj laboristoj. Ĉi tiuj laboras en la **fabrikejoj** (4) kaj en la **gasfarejo** (5) kies alta **kameno** (6) kaj **gasometro** videblas de tre malproksime.","t11-c1-03-1":"3. — En la mezepoko, la urbo estis fortikigita, kaj oni ankoraŭ trovas kelkajn restaĵojn de ĝiaj remparoj, aparte la **pordon** (8) de la malnova **fortikigita kastelo** (7) flankumitan de ĝiaj du **turoj** (9) kiuj nun uzatas kiel **malliberejo**.","t11-c1-04-1":"4. — En ĉi tiu tuta **kvartalo**, kiu aspektas tre malnova, nur unu konstruaĵo estas relative moderna: tio estas la **doganejo** (10) . Ĝi estas situanta inter la kajo kaj la **strateto** (11) kiu kondukas al la malnova **komunuma domo** (12) . Oni facile rekonas tiun lastan monumenton pro la **sonorilejo** (13) giganta kiu superregas la antikvan urbon.","t11-c1-05-1":"5. — Sur la alia flanko de la strato, **staras** edifico konstruita samstile kiel la doganejo: tio estas la **Borso** (14) . Unu el ĝiaj fasadoj rigardas malgrandan placon kie estas la **prefektejo** (15) . Fakte, nia urbo sen esti ĉefurbego, estas tamen grava ĉefurbo de departemento.","t11-tit-2":"La plej alta parto de la urbo.","t11-c1-06-1":"6. — La garnizono, sufiĉe grandnombra, estas loĝata en vastaj **kazernoj** (16) tre salubraj; ili etendas sin ĝis la kradaro de la **parko komunuma** (17) . La **bulvardo** (19) kiu kondukas al tiu parko pasas malantaŭ la **ŝparkasejo** (18) kaj finiĝas ĉe la placo de la **katedralo** (20) .","t11-c1-07-1":"7. — Tiuj ĉiuj monumentoj sin etendas amfiteatre sur monteto kie estas ankaŭ nia vasta **liceo** (21) .","t11-c1-07-2":"Se oni malsupreniras tra vojo iom kliniĝinta, kiu rekuniĝas kun la Granda strato, oni alvenas al la **Tribunalo** (22) antaŭ kiu etendas sin agrabla **ĝardeno publika** (26) . Tiu **ĝardenplaco** ne estas tre granda, sed ĝi faras meze de la urbo oazon de verdaĵo kaj malvarmeto. Pro tio ĝi estas tre vizitata de la urbanoj kiuj ŝatas veni sidiĝi sub la tendo de la **kafejo** (25) , por aŭskulti la soldatajn muzikistojn kiuj ĵaŭde kaj dimanĉe ludas en la **kiosko** (27) metita inter la herbejoj kaj masivoj.","t11-c1-08-1":"8. — Sur unu el tiuj herbejoj staras bronza **statuo** (28) , monumento starigita por la memoro de unu el niaj samurbanoj, kiu faris grandajn servojn al sia naskiĝurbo.","t11-tit-3":"La transportiloj.","t11-c1-09-1":"9. — Ĝis nun nia urbo ne jam estas lumigata per la lumo elektra, ĝi havas nur **gasbrulilojn** (29) . Sed la **ĉi-tiea ĵurnalaro** kampanjas por ke tiu sistemo de lumigo estu plibonigata, **kiel** oni jam perfektigis **la sistemon de trakcio de la** tramvojoj. La malnovaj veturiloj, **tirataj** de **ĉevaloj**, estis praktike anstataŭigitaj per **elektraj tramvojoj** (31) kiuj rapide transportas la vojaĝantojn de unu ekstremo de la **urbo al la alia**, po tre **malkara** prezo.","t11-c1-10-1":"10. — Apud la Juĝejo estas la **Banko** (32) kie oni diskontas la komercajn valorojn. La **bankkomisiistoj** (33) iras enkasigi hejme la ŝuldaĵojn.","t11-tit-4":"Arto kaj instruo.","t11-c1-11-1":"11. — La bela edifico kiu staras proksime, estas la **muzeo**. Ĝi kune enhavas la **bibliotekon** (34) de la urbo, la belajn **kolektaĵojn pri naturscienco** (35) (Naturmuzeo) kaj gracian **pentromuzeon** (36) kiu konsistigas belegan **ekspoziciejon** permanentan.","t11-c1-11-2":"Ĝi malfermiĝas por la publiko dufoje ĉiusemajne, sed la fremduloj rajtas viziti ĝin iun ajn tagon po gratifiketo al la **gardisto** (37) . La **pentristoj** (38) venas tien por labori. Oni vidas ilin **antaŭ** sia trestlo, kun **paletro** en la mano, kopiante la famajn pentraĵojn.","t11-c1-12-1":"12. — Sur la altaĵo, malantaŭ la muzeo, oni ekvidas la **kupolon** (40) de la **malsanulejo** (39) kaj la konstruaĵojn de la **normala lernejo** (41) en kiu estis ekzercataj la instruistoj de niaj lernejoj komunumaj. Sur la placo de la Teatro estas **poŝtoficejo** (43) instalita en **domo privata** (42) .","t11-tit-5":"La incendio.","t11-tit-6":"Krio pri incendio.","t11-c2-01-1":"1. — Teruriga rumoro disvastiĝas tra la urbo: incendio ĵus okazis en la teatro! En la momento kiam mi alvenas sur la **placon** (96) , jam la homamaso estas kunigita sur la **trotuaro** (46) kaj sur la **ŝoseo** (47) . La **poŝtistoj** (44) kaj la **leteristoj** (45) eliras el la poŝtoficejo. **Tramkondukisto** (48) devis haltigi sian (tram)veturilon por lasi pasi **ambulancveturilon** (50) urban, kiu alvenas kun **kirurgo** (52) kaj **flegisto** (51) por flegi **vunditon** (53) alportitan per **brankardo** (54) apud la **ĵurnalkiosko** (55) .","t11-c2-02-1":"2. — Infanteria kompanio, kiu estis revenanta de la ekzercoj, haltis por sekurigi la ordan servadon kun la **rajdantaj ĝendarmoj urbaj** (61) . **La rajdantoj**, kies ĉevaloj baŭmas, pli bone ol la **soldatoj** (57) aŭ la **ĝendarmoj** (63) , reirigas la **scivolulojn** (56) . Cetere la ĝendarmoj estas tre okupataj. Unu el ili montras al la **policistoj** (64) kien oni devas transporti alian **akcidentiton** (65) , fajrobrigadanon kuraĝan falintan de ŝtupetaro.","t11-c2-03-1":"3. — **La oficiro** (66) precizigas la lokon kie oni devas loki la **vaporpumpilon** (67) alvenantan. Atendante tiun potencan maŝinon, li baterie instaligis **manpumpilon** (68) kies longa **tubo** (69) lanĉas akvon torente sur la fajron. Ses fajrobrigadanoj manovras ĝin, dum ilia kamarado, kiu tenas la **ŝprucilon** (70) , direktas la **ŝprucon** (71) al la centro de la incendio.","t11-c2-04-1":"4. — Ĉe la alia flanko de la teatro, oni apogis la grandan **ŝtupetaron** (72) . Ĝi ebligas al la fajrobrigadanoj alproksimiĝi al la flamoj kiuj ŝprucas inter kirloj de nigra **fumo** (75) .","t11-tit-7":"Bravaj faroj.","t11-c2-05-1":"5. — **La incendio** (74) naskiĝis en la vestiblo de la **teatro** (73) , dum oni ripetis **la operon** kies unua **prezentado** estus okazinta morgaŭ. Feliĉe nur malmultaj **spektantoj** (76) estis en la spektosalono. La kompatinduloj rifuĝis sur la **balkonon** (77) kie kuraĝaj **fajrobrigadanoj** (86) venas helpi ilin per ŝtupetaro kaj ŝnuregoj.","t11-c2-06-1":"6. — Sub la **peristilo** (78) , kie la **afiŝo** (79) informas pri la prezentado, oni vidas la **muzikistojn** (81) de **la orkestro** (80) forkuri, kunportante siajn instrumentojn: **violono** (81) , **fluto** (82) , **violonĉelo** (83) , **trombono** (84) , **tamburo** (85) , k. c.. Oni penas savi parton de la **meblaro** (87) .","t11-c2-07-1":"7. — **La aktoroj** (89) kaj **la aktorinoj** (88) , **kantistoj** kaj **kantistinoj** devis forkuri kun sia teatra **kostumo** (90) . La tenoro klarigas al **ĵurnalisto** (92) kiel tio okazis. **La raportisto** tuj alkuris de la unua momento kun la aŭtoritatuloj: **prefekto** (91) , **urbestro** (93) , **komisaro de polico** (94) kaj **juĝa oficisto** (95) , kiuj enketos por juĝi pri la respondecoj.","t12-apar-1":"TABELO N o 12 La stacidomo. — La fervojoj. — La ŝipoj. Noto. — *La horaroj uzataj en ĉiuj nacioj estas diversaj, ni do uzas kiel ekzemplon la horojn de la* **franca tabelo.**","t12-01-1":"1. — Mi ĵus vojaĝis tra Germanio. Antaŭ la foriro, mi aĉetis **horlibron** (15) por scii la foriran horon de la trajnoj. Post konstati ke la plej oportuna trajno estas forironta el Parizo, je naŭ horoj vespere, kaj alvenonta en Strasburgon je unu horo dek tri minutoj, mi preparis mian vojaĝon, kaj en la sekva tago, mi igis konduki min al la stacidomo.","t12-02-1":"2. — Kiam mi eniris la grandan forirhalon, malantaŭ maljuna **pastro** (2) kampara, kiu mane kunportis sian **vojaĝsakon** (3) , multaj **vojaĝontoj** (1) estis jam alvenintaj.","t12-02-2":"Ĉar mi volis sendi **depeŝon (telegramon)** (5) , mi igis montri al mi de **kontrolisto** (6) **la telegrafoficejon** (4) .","t12-03-1":"3. — Antaŭ pasi en la **atendosalonon** (7) mi iris provizi min per **bileto** (9) kun reveno.","t12-04-1":"4. — Mi ne longe atendis ĉe la **giĉeto** (8) , ĉar malmultaj personoj estis tie. **Soldato** (10) , kiu estis foriranta forpermese, komplezis cedi al mi sian vicon, tiel ke mi havis sufiĉan tempon por peti kelkajn informojn de la **stacidomestro** (13) , kiu estis konversacianta kun la **komisaro** (12) de la gvatado kaj kun la **ĝendarmo** (11) deĵoranta.","t12-tit-1":"Bagaĝenskribado.","t12-05-1":"5. — Aĉetinte ĵurnalon ĉe la **biblioteko** (14) , mi igis pesi miajn **bagaĝojn** (17) kiujn **portisto** (16) ĵus alkondukis per **ĉaro pakaĵa** (19) ; **la oficisto** (22) komisiita pri la **pesaparato** (21) sciigis al mi, ke mia kofro pezas tridek kvin kilogramojn; tio faris **superpezon** de kvin kilogramoj; pro kiu mi ŝuldas suplementan pagon, ĉe la **giĉeto** de la bagaĝoj (23) .","t12-06-1":"6. — Ĉar mi estis tro frua, mi havis liberan tempon por ekzameni la cirkuladon de la vojaĝantoj en la stacidomo. Unuj deponis aŭ reprenis siajn negravajn bagaĝojn ĉe la **(bagaĝ)deponejo** (25) ; aliaj konsultis la **horarojn** (26) . La alvenantaj vojaĝantoj rapidis al la **elirejo** (32) kun sia **valizo** (24) en la mano. Kelkaj atendis en la **(bagaĝ)distribuejo** (27) kaj prezentis sian **bileton** (29) por repreni siajn kofrojn, **kestojn** (28) aŭ **korbojn** (30) .","t12-07-1":"7. — **La oficistoj de la akcizo** (33) zorge esploris la pakojn por konstati ĉu oni havas ion deklarindan.","t12-08-1":"8. — Iuj vojaĝantoj iris al la **bufedo** (34) , kie **kelnero** (35) fervoris pri servi ilin. Ili devas rapidi, ĉar la **trajno** (36) , kiu estas ekspreso, ne longe restos en la stacidomo.","t12-09-1":"9. — Poste mi iris al la fortrotuaro kaj serĉis rektan **vagonon** (37) por ne esti devigata ŝanĝi la vagonon dum la vojaĝo. Mi supreniris en koridorveturilon kiu enhavas **fakon** (38) por fumantoj kaj fakon rezervitan por « sinjorinoj solaj ».","t12-tit-2":"Ekiro dum la nokto.","t12-10-1":"10. — Post supreniri la **piedapogilon** (40) , fermi la **pordon** (39) , volvi la **kurtenon** (41) kaj loki miajn malgrandajn bagaĝojn sur la **reton** (43) , mi sidis sur la **benketo** (42) . Vidante la **lampiston** (44) ekbruligi la lampojn, mi pensis, ke mi devos pasigi nokton en la vagono kaj mi vokis la oficiston komisiitan pri la lupago de la **kapkusenoj** (45) por peti unu el ili.","t12-11-1":"11. — La trajnkonduktoro venis kontroli la biletojn. Mi demandis lin kial ni ne jam foriris, ĉar estas la ĝusta horo. Li respondis al mi ke la **trajnestro** (46) okupiĝas pri metigi biciklojn en la **furgonon** (47) . Krome, oni ne jam ŝanĝis ĉiujn piedvarmigilojn (48) .","t12-12-1":"12. — Sed ni estis baldaŭ forironta, ĉar la **hejtisto** (50) , sur sia **tendro** (49) prenis karbon por eksciti la fajron de la **lokomotivo** (54) , kaj **la maŝinisto** (51) atendis nur la signalon de la **stacidoma subestro** (52) , kiu estis sur la **trotuaro** (53) .","t12-13-1":"13. — La **kaldrono** (56) de la lokomotivo obtuze grumblis; la **kameno** (55) vomis torentojn da fumo miksita kun **vaporo** (60) . Stridanta **fajfo** (59) sonegis kaj la **pistonoj** (58) ekmoviĝis, impulsante la **radojn** (57) de la peza maŝino.","t12-tit-3":"Foriro!","t12-14-1":"14. — La rapideco de la trajno, kuranta sur la **reloj** (64) estis akcelata; la **trotuaroj** (65) malaperis; ni preterpasis la **necesejojn** (66) , kaj ankaŭ vagonaron garitan sur la alia **vojo** (63) : **dormvagonoj** (67) , **restoraciovagono** (68) , **poŝtvagono** (69) .","t12-15-1":"15. — Poste, la **stacidomo de la varoj** (71) pasis antaŭ niaj okuloj. Sub la hangaroj, oficistoj ŝarĝis la **varojn** (72) ekspeditajn per malrapida trajno. **Eskvadranoj** (76) apud la **akvorezervujo** (73) manovris **bestovagonojn** (75) kaj **platformajn vagonojn** (79) por formi **varotrajnon** (80) .","t12-16-1":"16. — Ni transiris la lastan **disbranĉiĝon** (78) , apud kiu staris la relŝanĝisto; ni preteriris la **signaldiskon** (86) kaj la stacidomo malproksime malaperis.","t12-17-1":"17. — Baldaŭ ni trairis **feran ponton** (74) kiu transpasas la **fluon** (81) . Post trairi tiun ponton, ni laŭiris la riveron, sur kiu **remorkiloj** (82) potencaj tiris pezajn **kargoboatojn** (83) . Ni krome vidis **vojaĝŝipon** (84) , kiam ĝi estis albordiĝanta al **pontono** (85) .","t12-18-1":"18. — Post rapidege preterpasi plurajn stacidomojn, ni trairis kelkajn **tunelojn** (87) kaj lasis malantaŭ ni **dometojn** sennombrajn (88) de **barilgardistoj**. Lulate de la skuado de la trajno, mi profunde ekdormis.","t12-tit-4":"Deutsch-Avricourt-Stacidomo.","t12-19-1":"19. — Mi estis subite vekigata de la voĉo de oficisto krianta: « Deutsch-Avricourt! (*) . Ĉiuj malsupreniru! » Okazis la inspekto de la dogano kaj ĉiuj tedaj formalaĵoj de la landlimo. Mi devis konformigi mian poŝhorloĝon al la **horloĝego** (89) de la stacidomo, kiu estis tro frua je kvindek kvin minutoj; apenaŭ vekigita, mi malfacile distingis la **grandan montrilon** (90) de la **malgranda** (91) ; la **ciferplato** (92) mem estis tute konfuza pro la matena nebuleto.","t12-20-1":"20. — Dum la doganistoj faris sian inspekton, mi oscedante deĉifris la **afiŝojn** (93) kiuj dekoras la stacidomajn murojn. Mi tagmanĝis por pasigi la tempon, konsultis la mapon de la germana **reto** (94) por vidi kiom da distanco ankoraŭ apartigas min de Strasburgo, kaj mi reeniris mian vagonon, refortigita de la espero baldaŭ atingi la celon de mia vojaĝo.","t13-apar-1":"TABELO N o 13 La hotelo. — La restoracio. — La kafejo.","t13-01-1":"1. — Alveninte hieraŭ vespere en Rojanon, mi ekloĝis ĉe « *Hotelo de Oceano* » kiu estis rekomendita al mi de amiko.","t13-01-2":"Oni provizis al mi belan **ĉambron** (2) , sur la dua **etaĝo** (1) kie mi tre bone dormis (*) .","t13-02-1":"2. — Ĉi-matene, elirante el mia ĉambro, en kiun la **servistino** (3) estis alportinta la matenmanĝeton, mi eniris la **fumejon** (5) kiu ankaŭ estas uzata kiel **legejo** (4) por legi la **ĵurnalojn** (6) , fumante **cigaredon** (8) . Post legi, mi malsupreniris per la **lifto** (9) kaj iris promeni tra la urbo.","t13-03-1":"3. — Ĉar mi estis forgesinta demandi la **oficiston** (12) de la hotelo pri kiu horo oni donas la manĝojn sur la **komuna tablo** (11) , mi frue revenis kaj profitis tion por iri bani min en la **banejo** (10) de la hotelo. Poste mi iris denove al la **kasejo** (15) por telefoni al unu el miaj amikoj. Sed la **telefonilo** (13) estis okupata; vidante mian embarason la **kasistino** (14) , kiu estis registranta **fakturon** (17) sur la **vojaĝantregistro** (16) petis la **pordiston** (18) sendi la **grumon** (19) fari mian komision **bicikle** (20) .","t13-04-1":"4. — Mi dankis ŝin kaj eliris por doni gratifiketon al la **portisto** (24) (la penlaboristo) kiu alportis el la stacidomo sur sia **manveturilo** (25) mian **ĉapelskatolon** (26) , **mian valizon** (27) kaj **mian vojaĝsakon** (28) . La **leteristo** (21) ĵus alveninta, donis al mi **leteron** (22) .","t13-05-1":"5. — Mi restis ankoraŭ kelkatempe sur la sojlo de la pordo, apud la **leterskatolo** (23) , rigardonte la cirkuladon sur la strato. La **konduktoro** (30) de la **omnibuso** (29) estis ŝarĝanta sur sian veturilon la **kofron** (31) de **vojaĝanto** (32) kiun la **hotelmastro** (33) estis adiaŭanta. Juna **telegrafisto** (35) senhaste alportis **telegramon** (34) por kliento de la hotelo; **turisto** (36) kun sia **fotografaparato** (38) ŝultre, konsultis sian **gvidlibron** (37) .","t13-tit-1":"Tagmanĝa tempo.","t13-06-1":"6. — Antaŭ la krado, senzorga **komisiisto** (39) dormetis inter sia **portohoko** (40) kaj sia **ciraĵkesto** (41) , dum juna **(tolaĵ)lavistino** (42) kiu portis **korbon** (43) da tolaĵaro, ridis pro la solena mieno de la **tabloficisto** (44) kiu staris apud la pordo.","t13-07-1":"7. — Vidante la **kuiriston** (45) , kiu eliris el sia **kuirejo** (47) situanta ĉe la **subteretaĝo** (48) por sendi **lavknabon** (46) fari komision, mi memoris ke la horo de la tagmanĝo estas baldaŭa kaj mi eniris la restoraciejon, trairante la korton en kiu **motoristo** (50) garis sian **aŭtomobilon** (49) , dum **maŝinisto** (52) riparis, laŭ la indikoj de la **biciklisto** (53) , **petroltriciklon** (51) kiu ĵus estis akcidentita.","t13-08-1":"8. — Mi demandis junan **grumon** (54) kiu portis **bierglasojn** (55) , ĉu la komuna tablo estas sub la verando, kaj pro lia jesa respondo, mi okupis lokon ĉe unu el la tabloj kaj igis doni al mi bonegan manĝon.","t13-tit-2":"Bonega tagmanĝo.","t13-09-1":"9. — La kelnero alportis al mi la menuon (*) de la tagmanĝo kaj la vinliston. Mi elektis kaj mendis kiel **akcesoraĵon salikokojn** kun **butero**, kaj, kiel enirmanĝon, **tripojn laŭ la modo de Caen**. Mi ne manĝis **fiŝon**, sed petis porcion da ŝafida **kruro**, kaj, kiel **legomplado, spinacojn** kun kremo. Poste, ĉar neniu el la **intermanĝoj** plaĉis al mi, mi igis alporti diversajn desertojn, **fromaĝon**, **fruktojn** kaj **biskvitojn**. Mi krome aldonis bonegan **Saint-Émilion-vinon**, kaj tre kontenta pri mia manĝo mi forlasis la tablon post donaci al la **kelnero** (57) belan **gratifiketon** (59) .","t13-10-1":"10. — Vidante min preta por foriri, la **administranto** (60) proponis al mi iri al la balkono por admiri la belegan panoramon de **Oceano** (62) . Malproksime oni ekvidis **fiŝ-barketojn** (63) , **velŝipojn** (64) kaj enorman **paketŝipon** (65) kies nigra siluedo elstaras sur la blankaj **nuboj** (67) de la **horizonto** (66) . Malpeza venteto igis flirti la **standardon** (70) enigitan super la **ŝildo** (69) de la **halo** (68) .","t13-tit-3":"Amuzoj.","t13-11-1":"11. — La spektaĵo estis tiel interesa, ke mi decidis supreniri morgaŭ sur la terason de la kafejo kunportante **binoklon** (71) aŭ **lorneton** (72) .","t13-12-1":"12. — Forlasante la balkonon, mi iris al la kafejo de la hotelo por gluti **trinkaĵon** (73) , ludante **bilardpartion** (75) . Senhalte mi trairis la kafsalonon en kiu multaj konsumantoj ludis per **ŝako** (78) , per **damoj** (79) , per **dominoŝtonoj** (80) , per **triktrako** (81) aŭ per **kartoj** (82) , kaj mi rekte supreniris la **bilardejon** (74) .","t13-13-1":"13. — Kiam la partio estis finita, mi malsupreniris al la teretaĝo kaj petis de la kelnero **koverton** (84) , **paperon** (83) , **poŝtmarkon** (85) , **plumon** (87) kaj **inkon** (86) por skribi leteron.","t13-13-2":"Poste mi vokis **veturigiston** (92) kies **veturilo** (88) estis haltinta antaŭ la kafejo. Mi demandis lin pri la prezo laŭ la horoj aŭ unu kuro, kaj, kiam ni konkordis pri la prezo, li malfermis al mi la **veturilpordon** (89) kaj instalis min. Li resupreniris sur la **sidilon** (91) , rapide ekirigis la ĉevalojn per **vipeto** (93) kaj ni foriris por promeno ĉarma.","t14-apar-1":"TABELO N o 14","t14-tit-1":"La strato. — La komercistoj.","t14-01-1":"1. — Mia amiko Johano, kiu loĝas la kamparon, venis pasigi tri tagojn en mia familio. **Ĝis** tiam li ne estis havinta la okazon vidi grandan urbon; pro tio ni uzas ĉiujn niajn tagojn promenante, kaj mi klarigas al li tion kion li ne konas.","t14-02-1":"2. — Unue ni iris viziti la **observatorion** (1) , kiu tre interesis lin. Revenante tra la **strato** (3) kie estas la **turka banejo** (2) , ni renkontis **funebron** (4) . Antaŭ la **funebra konvojo** marŝis la **klerikaro**, antaŭiranta la **mortintveturilon**, en kiu estis metita la **ĉerko**. Multaj amikoj akompanis la **funebrantan** familion.","t14-02-2":"Post la paso de la sekvantaro, ni transiris la straton antaŭ la granda **bierejo** (5) en kiu multaj **konsumantoj** trinkis **bieron** sur la teraso, ŝirmate de la vitrita **markezo** (6) .","t14-03-1":"3. — Johano estis mirigita de la **ŝildo** metita inter la magazeno de la **likvoristo** (7) kaj tiu de la **muzikvendisto** (10) . Li demandis min pri ĝia signifo; mi respondis ke ĝi montras la **konsulejon** (8) anglan, kaj rimarkigis al li la **konsulon** (9) kiu estas sur la balkono.","t14-tit-2":"Esploro al butikoj.","t14-04-1":"4. — Kompreneble ni haltis antaŭ la elmetejo de la **muzikiloj**, **harmoniumoj**, **orgenoj** kaj **pianoj**; ni rigardis la ilustritajn kovrilojn de la **partituroj** kaj de la **muzikaĵoj** por piano, kaj admiris la **liron** el orita ligno, kiu uzatas kiel ŝildo.","t14-05-1":"5. — La polvaj nuboj faritaj de la **balaistoj** (11) kaj la **balaveturilo** (12) devigis nin rapide pasi antaŭ la belaj **meblaroj** de la **meblovendisto** (13) kaj antaŭ la elmetejo de **fornoj** kaj **lampoj** de la **lad(if)isto** (14) .","t14-06-1":"6. — Cetere, ĉi-loke, ni estis devigitaj forlasi la trotuaron, ĉar ĝi estis barita per pakoj, kiujn oni prenis el **transportveturilo** (16) por loki ilin en **magazenon** (15) kiun oni ĵus estis luinta.","t14-06-2":"Tio malhelpis nin vidi la belajn veturilojn de la **veturilfaristo** (17) , sed ne malhelpis nin halti por rigardi la **pakiganton** (19) farantan keston por sia najbaro, la **vendisto de bicikloj kaj aŭtomobiloj** (18) . Poste, ĉar jam estis iom malfrue, ni revenis al la hejmo.","t14-tit-3":"Promeno tra la urbo.","t14-07-1":"7. — En la sekva tago, mia patrino proponis al Johano ke oni fotografu lin, poste ŝi komisiis min por akompani lin al la **fotografisto** (20) . Post la tagmanĝo, ni iris en la **laborejon** de la artisto, ĉe kiu ni estis devigitaj sufiĉe longe atendi. Por okupi nin, ni rigardis la **portretojn** (22) pendantajn ĉe la muro.","t14-07-2":"Kiam estis nia vico, la laboro ne daŭris longe, kaj tuj kiam mia amiko finis pozi antaŭ la **fotografilo** (21) , ni malsupreniris.","t14-08-1":"8. — Sur la unua etaĝo, ni vidis tra la pordo de la **frizisto** (23) , kiu estas malfermita, lian metilernanton kiu tondis la hararon de kliento.","t14-08-2":"Alveninte en la straton, ni pasis antaŭ la **tabakvendejo** (24) . Johano estis tiel amuzata de la ruĝa **lanterno** (25) kaj la **dika pipo** kiu estas uzata kiel **ŝildo** (26) , ke li kolizias kun du maljunaj sinjoroj kiuj konversaciis **flarante tabakon** (27) .","t14-tit-4":"La kukejo.","t14-09-1":"9. — La ĉiulandaj **bankbiletoj** kaj **moneroj** elmetitaj en la **vitrino** de la **monŝanĝisto** (29) kelkamomente altiris nian atenton, sed ĉar estis la horo manĝeti, ni eniris ĉe la **kukiston** (31) sen halti pli longe.","t14-10-1":"10. — Vidante ĉiujn **frandaĵojn** kiujn enhavis la magazeno, **kukojn, mielkukojn, biskvitojn** kaj ĉiaspecajn **bombonojn**, ni ne facile povis elekti. Fine Johano elektis la **kremkukojn**, kaj mi prenis nur malgrandan **ĉeriztarton**, ĉar la sukeraĵoj **dolorigas miajn dentojn**, kaj mi tute ne deziras iri tro ofte viziti la **dentiston** (30) .","t14-tit-5":"Maŝinskribado.","t14-11-1":"11. — Por montri al mia amiko **skribmaŝinon** pri kiu li estis aŭdinta paroli, sed kiun li ne konis, ni eniris la **skribĉambron** (32) de mia **kuzo** (34) . Ni trovis lin diktantan siajn leterojn al sia **sekretario** (35) kiu estas **stenografisto**. Apenaŭ kiam letero estis finita, **maŝinskribisto** (33) rekopiis ĝin per sia maŝino. Dezirante ne interrompi la okupojn de mia parenco, ni restis ĉe li nur dum kelkaj momentoj.","t14-12-1":"12. — Sub la oficejo de mia kuzo, loĝas granda **horloĝist-juvelisto** (37) kiu estas krome orlaboristo. Lia belega magazeno enhavas multajn **horloĝojn, pendolhorloĝojn, poŝhorloĝojn**, **ĉenetojn** kaj multekostajn **juvelojn**, ekzemple **perlokolĉenojn**, orajn **braceletojn, orelringojn** kaj **fingroringojn** ornamitajn per **gemoj** kaj **diamantoj**. Unu el la vitrinoj estas aparte rezervita por la **oraĵoj** kaj enhavas gravan kolektaĵon da arĝentaj **manĝilaroj**.","t14-13-1":"13. — Turnante ĉe la angulo de la strato, mi rimarkis ke oni estis ŝanĝinta la **plakon** (36) metitan apud la **numero** de la domo. Mi estis laŭte dironta mian rimarkon, kiam la ĝojaj sonoj de la militista muziko estis aŭdataj. Ni ekkuris renkonte al la regimento, sen pripensi ke **ĝi** estis pasonta antaŭ la magazenoj de la **ĉapelisto** (39) kaj de la **gantisto** (40) , kaj ke ni estus tiel same bone lokitaj por vidi ĝian defilon restante antaŭ la vitrino de la **optikisto** (38) , tute provizita per **nazbinokloj, orelbinokloj** kaj **lornetoj**.","t14-tit-6":"Marŝdefilo.","t14-14-1":"14. — Antaŭ la **regimento** (41) marŝis la **tamburestro** (42) sekvata de la **tamburistoj** (43) , la **klarionistoj** (44) kaj la tuta **muzikistaro**. La **generalo** (45) kiu estis sur la placo kun sia adjutanto, estis haltinta apud la **akvoŝprucilo** (49) de la **fontano** (48) , por ĉeesti la **defilon**.","t14-14-2":"**La stabaj oficiroj** (46) , la **kolonelo** kaj la **leŭtenantkolonelo** salutis lin per spado. **La majoroj** estis antaŭ siaj **batalionoj** (47) kaj ĉiu **kapitano** komandis sian **kompanion**, dum la **leŭtenantoj**, **subleŭtenantoj** kaj **suboficiroj** okupis sian kutiman lokon apud siaj viroj.","t14-15-1":"15. — Multaj pasantoj estis grupiĝintaj sur **la vojkruco** (50) ; la komercistoj, la **ombrelisto** (51) , la **tinkturisto** (53) , la **armilfaristo** (54) eliris por vidi la **soldatojn**. Ĉiuj veturiloj, **fiakroj** (52) , **mastroveturiloj** (57) kaj ankaŭ la **akvumfudro** (56) , gariĝis laŭlonge de la trotuaro.","t14-tit-7":"Scenoj ĉe la strato.","t14-15-2":"**Komercvojaĝisto** (55) portanta per la mano siajn **specimenskatolojn**, rapide transiris la straton, kaj la personoj sidantaj sur la **imperialo** (59) de la **omnibuso** (58) returnis sin por ĝui la vidindaĵon. Kompatinda **kantisto vaganta** (60) kun sia **turnorgeno** (61) devis interrompi sian **kanzonon**, ĉar la bruado de la tamburoj kovris lian voĉon.","t14-16-1":"16. — Kiam la regimento alvenis antaŭ la **ŝtofkomercejon** (64) la **kudristinoj** (63) kaj la **tajloroj** (62) forlasis siajn **kudrmaŝinojn** kaj sian laboron por rigardi tra la fenestro. **La komercisto** (65) , kiu ĵus estis metinta novajn **kostumojn** (66) ĉe sia **elmetejo**, devis metigi interne la **drapaĵojn** (67) kaj la **tolaĵojn** instalitajn sur la trotuaro, apud la **kloakaperturo** (68) , time ke la homamaso renversos ilin, eĉ maljuna **kolportisto** (69) , de kiu pordistino marĉandis ŝtrumpojn, estis devigita eniri koridoron por fini sian vendon.","t14-16-2":"Ni akompanis la regimenton ĝis la kazerno, **kaj**, tre kontentaj pri nia tago, ni revenis je la horo de la vespermanĝo.","t14-tit-8":"Diversaj komercoj kaj profesioj.","t14-17-1":"17. — En la sekvanta tago, mia patro proponis al ni viziti la presejon de la ĉi-tiea ĵurnalo. Ni entuziasme akceptis.","t14-17-2":"La **presisto** estas ankaŭ **libristo** (70) **(= librovendisto)**, **eldonisto**, **papervendisto** kaj **bindisto**. Li instalis sur la unua etaĝo la **redaktejon** (71) de la ĵurnalo, kaj ankaŭ la **gravurejon**, en kiu laboras la **litografistoj** (72) kaj la **kuprogravuristoj** (73) , fine la **kompostlaborejon**, en kiu estas la **preslaboristoj** (74) . La **presejo** (75) proprasence dirita, la **prespresiloj** kaj la diversaj maŝinoj estas sur la teretaĝo.","t14-tit-9":"Johano faras tre multajn demandojn.","t14-18-1":"18. — Elirante el la presejo, Johano tre mirigita haltis antaŭ malgranda vitrita skatolo metita sur kolonon, kontraŭ la **galanteriejo** (77) kaj demandis por kio ĝi uzatas. Mia patro klarigis al li, ke ĝi estas **incendiavertilo** (76) . Cetere ĉio, en la urbo, estis por mia amiko, mirindaĵo, de la simpla **ŝtonfontano** (78) kaj la malpeza **portotriciklo** (80) kondukata de **grumo** (79) kun livreo, ĝis la **poŝtveturilo** (81) .","t14-19-1":"19. — Dum mia patro kelkamomente forlasis nin por paroli kun la **impostokolektisto** (83) , kiu estis haltinta por konversacii kun **advokato** (82) kaj **notario** (84) , ni amuzis nin sekvante per la okuloj la cirkuladon sur la strato. La plej diversaj personoj pasis antaŭ ni: **kukista metilernanto** (85) , portanta en korbo **pasteĉon** belegan, venis malantaŭ **vestovendisto** (86) ; **lanternekbruligisto** (87) estis konversacianta kun **gasisto** (88) , **monaĥino** (89) tenanta mane orfinon estis reiranta en sian monaĥejon.","t14-tit-10":"Dum nia reveno hejmen.","t14-20-1":"20. — En la momento kiam mia patro rekuniĝis kun ni, Johano ridegis, vidante la malpuran vizaĝon kaj la strangan vestaĉon de du **kamenskrapistoj** (91) tute fulgokovritaj.","t14-21-1":"21. — Mi volis aĉeti de la **bukedistino** (92) planton por mia patrino, sed mia patro rimarkigis al mi, ke ĝi estus tre peza por kunporti kaj ke estus preferinde akiri **oranĝojn**. Ni alproksimiĝis al la **vendistino** (94) kaj kiam la **edukistino** (93) , kiu estis elektanta por sia edukato, finis sian aĉeton, ni igis servi nin.","t14-22-1":"22. — Revenante al la hejmo, ni renkontis plurajn konatojn: malnova amikino de mia familio, kiu apogis la brakon sur sia **kunula sinjorino** (95) , la **inĝeniero** (96) pri la pontoj kaj vojoj, kaj unu el miaj kuzinoj kun sia **infana gardistino** (98) .","t14-22-2":"Poste ni renkontis la **ĉapelistinon** (97) de mia patrino kaj du **monaĥojn** (99) fremdajn al la urbo, kiuj aliris nin por demandi mian patron pri la vojo al la stacidomo.","t15-apar-1":"TABELO N o 15","t15-tit-1":"La bazaro. — La manĝeblaĵoj.","t15-01-1":"1. — La plej multaj komercistoj kiuj liveras al ni la varojn necesajn por nia nutrado sin kunigas sub la **halo** (1) de la **kovrita bazaro** aŭ en la najbaraj stratoj.","t15-02-1":"2. — La **porkoviandisto** (2) , kiu vendas **ŝinkon** (3) , **sangokolbason** (4) , **kolbaseton** (5) , **tripkolbaseton** (6) kaj **lardon** (7) , staras apud la **buter- kaj fromaĝvendistino** (8) , kies elmetejo estas provizita per **holandaj fromaĝoj** (9) kun ruĝa krusto, per **kamember-fromaĝoj** (10) , per **gruyère-diskoj** (11) kaj per freŝaj **buterblokoj** (12) .","t15-03-1":"3. — Antaŭ ŝi, **legomvendistino** (13) proponas al siaj klientinoj belajn **tomatojn** (14) , **florbrasikojn** (15) , **salaton** (16) , **kapbrasikojn** (17) , **kukurbetojn** (19) , **melonojn** (18) kaj eĉ **fungojn** (20) . Sed **bierkelnero**, kiu haltigis sian **liverveturilon** (21) ŝarĝitan per **bierbareloj** (22) , ĝuste antaŭ ŝia elmetejo, malhelpas ŝiajn klientojn alproksimiĝi. Ĝardenistino kunportas al ŝi korbegon da **artiŝokoj** (23) .","t15-tit-2":"Vendado kaj aĉetado.","t15-04-1":"4. — En la bazaro, la vivo estas granda, ĉar alvenis la horo de la **aŭkcia vendo** (24) . La **domomastrinoj** (26) , kiuj venas tien por siaj aĉetoj, haltas pasante antaŭ la butiko de la **tripvendistino** (25) , por aĉeti **stomaktripojn** aŭ **bovidkapon**.","t15-05-1":"5. — Grasa **kuiristo** (27) marĉandas tre belan **tinuson** ĉe la **fiŝvendistino** (28) kiu laŭ sia arbitro pli altigas siajn (vend)prezojn. Ŝi ricevis grandan kvanton da **angiloj, soleoj, trutoj** kaj **karpoj**. Ŝia **moruo** kaj **mituloj** estas tre freŝaj.","t15-tit-3":"Malkaraj kaj karaj varoj.","t15-06-1":"6. — La **kortbirdvendistino** (29) , instalita apud ŝi, estas tre konscienca. Kiam ŝi vendas **meleagron, anseron, anason** aŭ simplan **kokidon**, ŝi postulas nur la justan prezon.","t15-07-1":"7. — Ĉe la angulo de la placo, sur la unua etaĝo, de mallonga tempo, estas instalita **tolvendistino** (30) ĉe kiu la aĉetantinoj estas ĉiam certaj trovi tre belan sortimenton da **tablotukoj, buŝtukoj, antaŭtukoj** kaj **viŝiloj**. Sur la sama etaĝo, **tranĉilisto** (31) instalis sian laborejon. Li akrigas la **tranĉilojn** de la vendistinoj en la halo kaj fabrikas por la ĝardenistoj **serpojn** el la plej malmola **ŝtalo**.","t15-tit-4":"La spicejo.","t15-08-1":"8. — Sub lia laborejo, de mallonga tempo, estas malfermita granda magazeno da nutraĵoj. Jam ĝi ne plu estas la simpla kaj negrava **spicvendejo** (32) iama, kiu nur vendis la komunuzajn varojn, **teon** (33) , **ĉokoladon** (34) , **blokan sukeron** (37) kaj **sapon** (38) . Tie oni vendas iun ajn varon, **krakantajn kukojn**, **konservaĵojn** (35) , **likvorojn** (36) , **rumon, konjakon, kirŝon, anizlikvoron** kaj **kuracaon**. Tie oni trovas ĉasaĵon: **leporon** (39) , **turdojn** (40) , **perdrikojn** (41) , **koturnojn** (42) , **sovaĝan anason** (43) aŭ **fazanon** (44) , tiel facile kiel ekzotikajn fruktojn tiajn kiaj **bananoj** (46) kaj **ananasoj**.","t15-09-1":"9. — Spicista **metilernanto** (45) tre komplezema, estas preta por doni tion kion oni deziras: **konfitaĵon** (47) riban aŭ cidonian, **grason** (48) , **kukumetojn** (49) aŭ salitajn **sardinojn** (50) .","t15-09-2":"Tio estas tre oportuna por la **klientinoj** (51) , kiuj trovas, apud la plej komunuzaj varoj, la fruktunuaĵojn plej maloftajn kaj la fruktojn plej bongustajn: sukoplenajn **pirojn** (52) , **prunojn** (53) , **vinberojn** (54) , **persikojn** (55) , **migdalojn** (56) kaj **juglandojn** (57) .","t15-tit-5":"La klientaro.","t15-10-1":"10. — La **rizo** (58) kaj la **lentoj** (59) estas apud la kesto de la fumaĵitaj **haringoj** (60) ; la **terpomo** (61) kaj la **fazeolo** (63) estas najbaraj al la **pomoj** (62) , **figoj** (64) , **sekaj prunoj** (65) kaj **aveloj** (66) . Oni trovas en tiu magazeno freŝajn **ovojn** (67) kaj **olivojn** (68) ; pro tio **korboj** (70) kaj **provizretoj** (73) estas rapidege plenigitaj.","t15-11-1":"11. — La **kafo** (72) de tiu bonega firmo akiris, inter la **servistinoj** (69) kaj la **kuiristinoj**, justan reputacion, ĉar la maljuna **spicisto** (71) mem plej zorge rostas ĝin.","t15-tit-6":"La spektaĵoj.","t15-12-1":"12. — Ne ĉiuj iras al la bazaro por provizi sin. En la pentrinda cirkulado sur la strateto kiu kondukas al la halo, oni vidas la plej diversajn personojn. Apud afabla **buĉservisto** (75) , kiu puŝas antaŭ si **puŝĉareton** (74) , jen du forpermesitaj soldatoj tute fieraj vidigi sian brilantan uniformon: la **husaro** (76) kun blua **dolmano** kaj **plumhava ĉako**, kaj la **zuava kaporalo**, kun pantalono pufa kaj kapkovrita per **fezo**.","t15-13-1":"13. — La **panisto** (80) , kiu staras ĉe la sojlo de la **panejo** (78) ĵus knedis la paston de sia **pano** (79) kaj reprenis el la forno la **kornopanojn** (81) , la **bulkojn** (82) kaj la **diskopanojn** (83) kiuj estas en la vitrino.","t15-14-1":"14. — Super la panejo loĝas lerta **tolaĵistino** (84) kiu dungas plurajn **brodistinojn** (85) . Apud ŝi loĝas **lav-gladistino** (86) , kiu amelas la **tolaĵaron** (88) post lavi kaj sekigi ĝin, kaj kiu gladas ĝin per **gladilo** (87) .","t15-tit-7":"Viando, fiŝoj kaj legomoj.","t15-15-1":"15. — En la **viandejo** (89) , situanta sur la teretaĝo, oni vendas ĉiaspecajn **viandojn, ŝafviandon** (90) , **bovviandon** (94) aŭ **bovidviandon** (92) kiel **ŝafkrurojn, bifstekojn, rostaĵojn** kaj **kotletojn**. La **buĉservisto** (93) dissekcas tiujn ĉiujn viandojn kaj aparte metas la **medolostojn** (96) . Ĉe la pordo de la viandejo estas **ostrovendistino** (97) kiu vendas **ostrojn** (98) . Ŝi malfermas ilin se oni deziras tion.","t15-16-1":"16. — Tiuj ĉiuj komercistoj pagas patenton aŭ lokimposton; pro tio la **policisto** (100) senkompate persekutas la kompatindajn **legomkolportistinojn** (99) kiuj konkurencas ilin disportante per siaj veturiletoj **karotojn, rafanetojn, napojn, poreojn** aŭ **asparagajn fasketojn, freŝajn pizojn, spinacojn, okzalon, kreson** kaj **petroselon**.","t15-tit-8":"Atentu la policiston!","t15-17-1":"17. — La knabo kiu vendas **ajlon** (101) kaj **cepojn**, tre bone scias, ke ankaŭ li, ne rajtas vendi siajn varojn apud la bazaro. Li forkuras, kurante kun risko renversi la korbon da **kraboj**, **kankroj** kaj **salikokoj** de la **vendistino** (102) de **langustoj** kaj **omaroj**.","t15-18-1":"18. — Ĉiuj agitas sin kaj bruegas; sed tio ne malhelpas aŭdi klare la voĉon de la kolportanta **vitristo** (103) , nek la krion de la **karbisto** (104) kiu ĵus lasis dum kelkaj momentoj sian ĉareton por liveri **karban sakegon** (105) .","t16-apar-1":"TABELO N o 16 La granda magazeno. — La bazaro. — La ludiloj.","t16-01-1":"1. — La nova jaro alproksimiĝas. La grandaj magazenoj preparis siajn elmetejojn de **ludiloj** (1) kaj novjaraj donacoj.","t16-01-2":"Mi petis de mia avo, ke li konduku min en la bazaron por vidi tiun belan ekspoziciejon, kaj li konsentis tion.","t16-02-1":"2. — Unue ni haltis antaŭ belaj armoŝildoj, kiuj enhavas **fusilon**, **kepon**, **sabron**, **spadzonon** kaj paron da **epoletoj**, aŭ **kaskon**, **kirason** (3) kaj **pistolon** (4) . Tio ĉio interesis min multe pli ol la **lumprojekciiloj** (2) .","t16-tit-1":"Belaj vidaĵoj.","t16-03-1":"3. — En la sama fako estis **gardostaranto** (5) en sia **gardobudo**; li ŝajnis gardostari antaŭ tuta menaĝerio kartona. Kiom multaj bestoj estis tie: **Papago** (6) sur sia sidstango, **rinocero** (7) kun korno sur la nazo, **boaco** (8) , **struto** (9) , **simio** (10) krakanta juglandon, **vulpo** (11) forportanta kokinon, **krokodilo** (12) gapanta per enormaj makzeloj, **kamelo** (13) , eleganta **leporhundo** (14) , **pantero** (15) , poste du bestoj kiujn mi ne konis kaj kiuj estas, laŭ diro, **mustelo** (16) kaj **hieno** (17) . Ankaŭ tie estis **leopardo** (18) kaj **lupo** (21) ; tute proksime estis ĉarmaj **ratetoj** (19) kaj etegaj **musetoj** (20) kaŭĉukaj. Laste **hipopotamo** (22) kaj **dromedaro** (23) ĝiba finis la kolektaĵon. Mi estus restinta tie dum pli multaj horoj se ne estus estinta apude belega kampejo plena de **plumbaj soldatoj** (29) kiu altiris mian atenton.","t16-tit-2":"Soldatoj kaj milito.","t16-04-1":"4. — Mia avo, kiu estas **invalido** (24) kaj kiu devis forlasi la armeon pro **vundo** kiu igis lin akiri la **militistan medalon**, tre ŝatas rakonti al mi la **kampanjojn** en kiuj li partoprenis. Li estis feliĉa klarigante la diversajn movadojn de la malgranda armeo miniatura. Grupo de veraj soldatoj vizitanta la bazaron: **genia soldato** (25) , **alpa ĉasisto** (26) kapkovrita per **bereto**, **majorserĝento** (27) de infanterio kaj **artileria serĝento** (28) kun ora **galono** sur maniko, haltis apud ni por aŭskulti la klarigojn.","t16-05-1":"5. — Mia avo, tute fiera, ĉar li havis tiel brilan aŭdantaron, improvizis kompletan batalplanon.","t16-05-2":"La fortikigita urbo, kun siaj **remparoj** kaj **fosaĵoj**, estis sieĝata de la **armeo malamika**, kiu, post longtempa **bombardado**, estis preta por **ataki**. Sed la **sieĝatoj** devigitaj pro la malsato, estis provintaj **elataki** al la **kampejo** de la **sieĝantoj**. Post repuŝi la **atakon** per obstina **batalo** ĉirkaŭ la **tendaro**, la **venkintaj** sieĝantoj lanĉis siajn **eskadronojn** por persekuti la **venkitajn** atakintojn. Ĉi tiuj **retiriĝis** kovrante la **batalkampon** per **mortintoj** kaj **vunditoj**. **Brankardistoj** forportis tiujn lastajn en la **ambulancon** por flegigi ilin de la **kirurgo**.","t16-05-3":"Malgraŭ la heroa rezisto de kelkaj **batalionoj** kiuj estis formintaj **kvadraton**, la **venkiĝo** estis kompleta, la cetero de la armeo **forkuris**, lasante multajn **kaptitojn**. La malamiko iris finfari sian **venkon** okupante la urbon. Eble tio estos la fino de la kampanjo kaj, post **armistico**, estos eble subskribi **packontrakton**.","t16-tit-3":"Donacaĵoj por novjaro.","t16-06-1":"6. — La junaj soldatoj, kiuj ridis aŭskultante la pentrindan rakonton de la veterano petis de li kelkajn aliajn klarigojn. Pri mi, mi ĉirkaŭiris la vendejon por rigardi belan **arbaleston** (32) kaj **arkon** (33) kun ĝia **sago** (31) . Tie mi trovis alian kolektaĵon da bestoj: du **birdoj kantantaj** (34) : aŭtomata **najtingalo** kaj **silvio** kantanta per tuta gorĝo, kaj serio da strangaj bestoj: **vesperto** (35) , **boao** (36) , **testudo** (37) , **foko** (38) , **baleno** (39) kaj **ŝarko** (40) el orita ledo.","t16-07-1":"7. — Mi ne longe haltis por kontempli ilin, ĉar mi ekvidis la revatan: belegan **marionetteatron** (41) kun belegaj **dekoraĵoj** kaj raviga **kurteno** ruĝa. Sur la **sceno**, du aktoroj ŝajnis ludi **rolon** en tre interesa **teatraĵo**, ĉar la malgrandaj **spektantoj** kartonaj instalitaj en la loĝioj aŭ sidantaj sur la **brakseĝoj** kaj en la **partero** malantaŭ la **orkestrestro**, aplaŭdis vigle.","t16-07-2":"Bedaŭrinde, tiu teatro kostis tre kare.","t16-08-1":"8. — Cetere, elekti la ludilojn estis malfacile, ĉar en la vitrinoj estis amasigitaj ĉiaspecaj ludiloj: **Arlekeno** (42) , **Pulĉinelo** (43) , **Pierrot** (44) , **gufoj** (45) svingantaj la flugilojn, fajfantaj **merloj** (46) , bojantaj **pudeloj**, **fonografilo** (47) kaj **ludiloj de pacienco**. Unu el tiuj ludiloj tre amuzis min: ĝi prezentis **maran batalon** (48) en kiu **ŝipo** estis atakata de **piratoj** apud lando plantita per **kokosarboj**.","t16-09-1":"9. — Mi povis tre facile kontempli tiujn ĉiujn mirindaĵojn, ĉar nur malmultaj personoj ĉeestis en la magazeno, apenaŭ kelkaj flanistoj, **dragono** (49) kaj **enkasigisto** (50) kiu prezentis **traton** ĉe la ĉefa **kaso** (51) .","t16-10-1":"10. — Mi demandis mian avon pri la uzo de la libroj metitaj sur bretojn malantaŭ la **kasistino**; li respondis al mi ke ili estas **kontolibroj**.","t16-tit-4":"Gapado ĉirkaŭ butiko.","t16-11-1":"11. — Forlasante la fakon de la ludiloj, ni iris al la selfarejo doni rigardon al la **seloj** (53) , **piedingoj** (54) , **bridoj** (55) , **mordaĵoj** (56) kaj **rajdvipoj**. Dum la **fakestro** (57) donis kelkajn informojn al mia avo, mi iris rigardi la elmetejon de la **porcelanoj** kaj **kristaloj** (58) kie estas belaj **salatujoj** kaj delikataj **tekruĉoj** (59) .","t16-12-1":"12. — Por iri sur la unuan etaĝon, ni pasis malantaŭ la vitrino de la **korsetoj** (60) , apud la ŝtrumpvendejo, kie estis elmetitaj tre belaj **pantalonoj** (63) . Proksime, **komizino** (61) igis elekti de **aĉetantino** (62) belajn silkajn **teksaĵojn** (64) .","t16-12-2":"Supreniranta per la ŝtuparo, mi rimarkis ke la magazeno estas dekorita per japanaj **lanternoj** (65) , **ombreloj** (66) kaj grandegaj **palmarboj** (70) .","t16-13-1":"13. — Sur la unua etaĝo, ne estis multo vidinda; nur mebloj (*) , **ferkestoj** (67) , **komodoj** (68) , **infanveturiloj** (69) . Sed la ensembla vido de la magazeno estis tre **amuza**.","t16-14-1":"14. — Ĉe niaj piedoj, mi vidis la muzikilojn: **harpoj** (71) , **gitaroj** (72) , **mandolinoj** (73) , **valvkornetoj** (74) , **klarionetoj** (75) , violonoj kun ilia **arĉo** (76) kaj eĉ **tamburego** (77) . Iom pli malproksime, ĉe la paperfako, **studento** (78) marĉandis de la **komizo** (79) kajerujon. Apud ili, mi distingis belan **alfabetlibron** (80) .","t16-14-2":"Meze de la magazeno estis starigita alta **Kristnaskarbo** (81) tute provizita per kandeloj, aĵetoj kaj ĉiaspecaj ludiloj: **lignaj ĉevaloj** (82) , **pupoj** (83) , k. c..","t16-14-3":"La **parfumvendejo** (84) kun siaj **dentifricoj** kaj diversaj **parfumoj** disvastigis tre bonan odoron kiu elspiris al ni.","t16-tit-5":"Ni aĉetas ion.","t16-15-1":"15. — Ĉar mia avo komencis juĝi tro longa la tempon, ni malsupreniris per la granda ŝtuparo. Li iom haltis antaŭ **astronomia tabelo** (85) prezentanta, li diris al mi, **kometojn** (a) , **lun- kaj suneklipsojn** (b) , ventrozon kun la **kvar punktoj kardinalaj** (c) **(Nordo, Sudo, Oriento kaj Okcidento)**, mapon de la du **duonsferoj** (d) , la **planedojn** (e) kaj la **sunsistemon** (f) . Mi komprenis nenion en tio ĉio, kaj mi estis multe pli interesata de la galonita livreo de **knabo liveristo** (86) kiu pasis, kaj de la belaj **ventumiloj** (87) kiuj estis apud mi, apud la **monujoj** (88) kaj la **paperujoj** (89) .","t16-16-1":"16. — Mi ankaŭ admiris sur la elmetejo **plumojn** (90) , kaj **zonbukojn** (91) , la belajn **florojn artefaritajn** (94) gracie aranĝitajn en korboj. La **violoj**, **ĝilfloroj**, **hiacintoj** (95) , **geranioj** (96) , **lilioj** (97) kaj **kapucenoj** (98) estis tre bone kopiitaj.","t16-tit-6":"Donacaĵo de mia avo.","t16-17-1":"17. — Mi petis mian avon aĉeti por mi unu el la **dentobrosoj** (92) kiuj estis en skatolo apud **harpingloj** (93) . Li konsentis kaj mi iris mem pagi mian aĉetaĵon ĉe la kaso, apud kiu oni preparis gravan **ekspedaĵon** (100) por **kliento** (99) .","t16-18-1":"18. — Subite malpeza tumulto okazis inter la personoj haltintaj apud la artaj **bronzaĵoj** (101) . **Ŝtelisto** (102) estis ĵus kaptita, en sia delikto, de **inspektisto** (103) , dum li provis prirabi iun. Oni zorgis venigi policiston por **aresti** lin, kaj ĝuste kiam ni eliris, la deliktinto estis kondukata en la malliberejon."}